Teodoro de Tarso: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
venerata --> kultata
(venerata --> kultata)
'''Teodoro de Tarso''' (n. [[602]], m. la [[19-an de septembro]] [[690]]) estis ĉefepiskopo de [[Canterbury]], [[Anglio]], kiu iniciatis gravajn reformojn de la [[anglosaksoj|anglosaksa]] eklezio. Li estis veneratakultata kiel sanktulo.
 
==Frua vivo==
Teodoro naskiĝis en [[Tarsus]], ([[Kilikio]]) dum epoko, kiam okazis katastrofa militado inter la [[Bizanca imperio]] kaj [[Persio]], kiu kaptis Tarsus kiam Teodoro havis 11 aŭ 12 jarojn. Teodoro poste studis ĉe [[Konstantinopolo]] antaŭ ol iri al [[Romo]], kie li vivis en monaĥejo de grekaj monaĥoj.
 
==Ĉefepiskopo de Canterbury==
En 664 la reĝoj de [[Northumbria]] kaj [[Kent]] nomumis Wighard ĉefepiskopo de Canterbury; li iris al Romo por ke la [[papo]] konfirmu la enposteniĝon, sed mortis antaŭ tio povis okazi. Tio donis al la papo la oportunon selektielekti sekvanton, kaj li nomumis TeodoroTeodoron pro rekomendo de [[Adriano de Canterbury]], kiu poste iĝis abato de [[Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury)]]. Teodoro estis konsekrata ĉe Romo la 26-an de marto 668, kaj vojaĝis al Anglio kune kun Adriano: ili alteriĝis la 27-an de majo 669.
 
Teodoro ekzamenis ekleziajn aferojn en Anglio. Li nomumis episkopojn por vakaj diocezoj kaj en 673 okazigis sinodon ĉe [[Hertford]]. kie oni pridiskutis la celebron de pasko, la rajtojn de episkopoj, la problemon de monaĥoj, kiekiuj vagadis de monaĥejo al monaĥejo, la regulojn pri parenceco kaj edziĝo, kaj aliajn aferojn. Li proponis dividi la diocezon de [[Jorko]] en plurajn diocezojn, kaj tio estigis disputon kun Sankta [[Wilfrid (Jorko)|Wilfrid]], episkopo de Jorko, kiu akre defendis siajn rajtojn. La disputo daŭris ĝis 686 aŭ 687. PluajPliaj sinodoj okazis ĉirkaŭ 679 kaj en 684.
 
En 679 [[Aelfwine]], reĝo de [[Deira]], mortis dum batalo inter [[Northumbria]] kaj [[Mercia]]: per la interveno de Teodoro, sekvis pacakordo, per kiu [[Aethelred la 1-a (Mercia)|Aethlred la 1-a]], reĝo de Mercia, pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed gajnis [[Lindsey]]).
 
Teodoro kaj Adriano de Canterbury fondis lernejon ĉe Canterbury, kiu altiris multajn studentojn. Teodoro mem instruis tie. Lastatempe oni eltrovis libron de notoj fare de studentoj pri la komentarioj de Teodoro rilate la biblion.
 
Li mortis en 690 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).
4 973

redaktoj