Katolikaj Gereĝoj: Malsamoj inter versioj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: sk:Katolícke Veličenstvá)
La regado de la Katolikaj Gereĝoj koincidis kun la transiro de la mezepoka mondo al la moderna en Hispanio. Per tiu geedziĝo oni atingis uniigon, en la dinastio de la familio [[Trastamara]], de la regnoj de [[Kastilio]] kaj [[Aragono]].
 
La gereĝoj danke al helpo de urboj kaj eta nobelaro starigis fortan monarkion kontraŭ la povo de eklezianoj kaj nobeloj. Per la konkero de la regnoj de [[Regno de Granado|Granada]], [[Navarra]], [[Kanarioj]], [[Melilo]] kaj aliaj afrikaj urboj atingis teritorian union sub unusola krono de la tuta teritorio — escepte [[Ceŭto]] kaj [[Olivenza]] — kio nuntempe konsistigas [[Hispanio]]n. Krome ili ekis la etnan purigadon kiu dum postaj jarcentoj homogenigos la landon sen spuroj ĉu etnaj ĉu kulturaj de [[islamano]]j aŭ [[judo]]j.
 
La gereĝoj organizis komunan eksteran politikon kiu estis markita de la diplomatia eco de Fernando la Katoliko, kiu donos al la hispana regno la unuarangan lokon por postaj epokoj. Malkovro de [[Ameriko]] en [[1492]], je la flanko ĉefe de [[Izabela la 1-a (Kastilio)|Izabela la 1-a]] ŝanĝos la mondan historion.
12 136

redaktoj