Rasmus Fleischer: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreas paĝon |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:39, 19 nov. 2009
Rasmus FLEISCHER, naskita la 19-an de aprilo 1978 en Halmstad, Svedio (nuntempe loĝanta en Stokholmo) estas sveda historiisto, muzikisto, debatanto kaj verkisto ekde 2006 doktoriĝanto ĉe la universitato de Södertörn, Stokholmo. Li antaŭe laboris kiel ĵurnalisto en la gazetoj Arbetaren, Expressen kaj Arena.
Fleischer estis sum la aŭtuno 2003 unu el la fondintoj de la kopirajtokritikema komunumo Piratbyrån (La Pirata Buroo). Li restas unu el la ĉefparolantoj por la organizo kaj ankaŭ estas fama debatanto en kopirajt- kaj dosiera kunhavigrilataj diskutoj. Li ankaŭ havas la blogon Copyriot.
Li antaŭe studis mezepokan muzikon en la sveda reĝa konservatorio kaj ludas bekfluton en la ensemblo Vox Vulgaris.
Rasmus FLEISCHER | ||
---|---|---|
Rasmus Fleischer en 2009
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 19-an de aprilo 1978 en Halmstad, Svedio | |
Lingvoj | sveda • angla vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Edukado | doktoriĝanto en historio ĉe Universitato Södertörn. | |
Alma mater | Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo vd | |
Familio | ||
Patro | Siegfried Fleischer vd | |
Gefratoj | Gisela Fleischer vd | |
Profesio | ||
Okupo | Historiisto, verkisto, muzikisto, ĵurnalisto | |
Laborkampo | historio • literaturo • muziko vd | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Politiko, Muziko, Historio | |
Verkoj | La Postcifereca manifesto | |
En TTT | http://www.copyriot.se/ | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĉefaj verkoj
- 2009 - Det postdigitala manifestet: Hur musik äger rum (La postcifereca manifesto: Kiel muziko havas lokon). Eldonejo Ink.