Limeso (fortikaĵo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝermo
 
Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
Linio 1:
[[Dosiero:Limes03.jpg|thumbnail|right|rekonstruita turo ĉe limeso, proksime de ''Rheinbrohl'' (Germanio)]]
'''Limeso''' estas fortika muro, kiu en la [[Romio|romia]] tempo defendis la Romian Imperion kontraŭ apude loĝantaj triboj. Ĝi etendiĝas oriente de [[Rejno]] kaj norde de [[Danubo]]. Grandaj partoj de ĝi konserviĝis kaj konsistigas arkeologian monumenton. Aliaj partoj estis ekzemplocele rekonstruitaj.
 
La romiaj provincoj, kiujn protektis la muro, estis ''Germania Superior'' (Supra Ĝermanio) kaj ''Raetia''. Kie ĝi renkontas la limon de la du provincoj, proksime de nuna urbo [[Lorch (Heslando)|Lorch]], ĝi abrupte ŝanĝas sian direkton (irante unuflanke al okcidento, aliflanke al sudo). Ĝia situo en tiu regiono ne estas tute klara. Tiu supraĝermania-retia limeso longas 548 kilometrojn.
 
[[Dosiero:Karte-limes-in-germanien 1-310x210.jpg|thumbnail|left|mapo]]
La limeson gardis ĉ. 900 gardoturoj kaj 120 fortikigitaj armeaj posteno (kasteletoj, [[Latina lingvo|latine]] ''castellum''). Ĉe bona vetero oni vidis de ĉiu turo la du najbarajn kaj do povis sendi lumajn, fumajn, kornajn aŭ aliajn signalojn, precipe por disvastigi [[alarmo]]n pro atakoj.
 
En la jaroj [[259]]/[[260]] [[alemanoj]] atakis la romiajn provincojn kaj konkeris la muron, kiu poste ne plu estis uzata. Post kelkaj jarcentoj eĉ homoj proksime loĝantaj ne memoris la iaman celon de la konstruaĵo.
 
La 29-a kunveno de la mondheredaĵa komitato de [[UNESKO]], kiu okazis de la [[10-a de julio|10-a]] al la [[17-a de julio]] [[2005]], je la [[15-a de julio]] deklaris la supraĝermanan-retian limeson [[Monda Kulturheredaĵo de UNESKO|monda kulturheredaĵo]].
 
 
Ankaŭ la [[Muro de Hadriano]] en [[Britio]] estas foje nomata limeso.
 
 
{{ĝermo}}
{{commons|Limes (Upper Germanic)}}
[[Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO]]
 
[[de:Limes (Grenzwall)]]