Perkutado: Malsamoj inter versioj

110 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
+ 1 ligoj + 2 ligoj "vd ank" + 2 kategorioj
e (Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj)
(+ 1 ligoj + 2 ligoj "vd ank" + 2 kategorioj)
En la moderna [[popmuziko]] samkiel en la [[frapinstrumentaro]] de [[Viena klasiko|klasika]] [[orkestro]] oni kombinas perkutinstrumentojn sendepende de ilia deveno aŭ kultura signifo. En la ĝenerala lingvaĵo de [[popmuziko|pop]]- kaj [[rokmuziko]] oni distingas inter la „klasika [[drumo]]“ kaj la „cetera perkutilaro“ (latinamerika, afrika, orientuma perkutiloj kaj pliaj). Ĉi tiu distingo malhavas objektivan bazon, ĉar drumo estas kombinaĵo devariaj perkutiloj, kiuj ege varias de muzikstilo al muzikstilo. Tamen ''Conga'', [[bongo]]j, ''timbales'' kaj [[marako]]j, por nomi kelkajn gravajn perkutilojn, postulas specialajn frap- aŭ ludoteknikojn, kiujn drumisto (laŭ pli malvasta senco) ne ĉiam regas – kaj reciproke.
 
'''Perkutaj efektoj''' ankaŭ estas genereblaj per instrumentoj ne unuavice por tio konceptitaj. Oni aplikas ilin precipe en la muziko ekde la 20-a jarcento kiel specialaj esprimiloj. Ili estas realigeblaj ekzemple per klapoklakoj je [[blovinstrumento]]j frapoj kun la ligno de [[arĉo]] sur [[korpo]]n de [[arĉinstrumento]]j. Ankaŭ [[Gitaro|gitaristoj]] produktas ilin en ĵazaj aŭ solokoncertoj per frapoj, batoj aŭ tuŝetoj sur la korpon (por eviti damaĝojn ofte per malgrandaj lignoplatetoj, kiuj same generas perkutan sonon). Ankaŭ preparita [[piano]] generas perkutajn efektojn.
 
Voĉan imitadon de perkutado en la [[hiphopo]] aŭ en moderna [[akapela muziko|akapela]]-kantado de voĉkantaj ensembloj oni nomas buŝperkuto.
* [[ŝékere]]
* [[tabla]]
 
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Tamburo]]
* [[Frapa dancado]]
 
== Ligoj eksteren ==
 
[[Kategorio:Perkuto| ]]
[[Kategorio:Frapinstrumentoj]]
[[Kategorio:Muziko]]
 
[[de:Perkussion]]
34 175

redaktoj