Dajsonstrukturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Origine en la jaro 1959, [[Freeman Dyson]], brit-usona teoria fizikisto kaj matematikisto, hipotezis sferan
sistemon de orbitantaj sunpovaj [[satelito]]j komplete ampleksantaj [[stelo]]n aŭ [[suno]]n. Tiu strukturo nomiĝas la '''Dajsonsfero''', kiu kaptus plejparton aŭ la tuton da la energia produktokvanto de la stelo. Pri tiu koncepto, sinjoron Dyson influis la verko ''Stelfaranto'' (1937) de [[Olaf Stapledon]], kaj la verkoj de [[John D. Bernal]] kaj de [[Raymond Z. Gallun]].
 
Ekzistas aliaj variaĵoj, tielnomataj Dajsonstrukturoj. Solida ŝelo ĉirkaŭ stelo estas la '''Dajsonŝelo'''. La '''Dajsonringo''' estas orbitanta ringo ĉirkaŭ stelo ĉe la vivebla zono, ekzemple de nia Suno ĉe radiuso de 1 [[Astronomia unuo|AU]]. En la [[sciencfikcio|sciencfikcia]] romano ''Ringmondo'' (1970) de la usona verkisto [[Larry Niven]], ekzistas tia strukturo, kaj en ĝia stelflanka parto estas vastaj kontinentoj, oceanoj, maroj, kaj tiel plu. Multopon da la Dajsonringoj ampleksas la '''Dajsonŝvarmo'''. La '''Dajsonbobelo''' similas al tio, sed la elementoj ne orbitas, sed estas senmovaj rilate al la stelo.