Niederwil AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Niederwil datas el la jaro [[924]] kiel ''Wilare''.
 
La alta [[jurisdikcio]] pri Niederwil apartenis en [[mezepoko]] al la Grafoj de Lencburgo kaj post ties formorto al la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] la regiono estis konkerita de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. Niederwil formis nun kun [[Tägerig]] kaj [[Nesselnbach]] la [[vokto|Voktejon Niederwil]] de la [[Libera Distrikto]], teritorio sub komunua regado de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo.
 
Kiam okaze de la [[Helveta Revolucio]] Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco kun helpo de francaj trupoj, la nidervilanoj luktis kontraŭ la revolucio kaj la nova ordo. La 26-an de aprilo [[1798]] okazis en la vilaĝo bataleto kun franca kompanio, dum kiu mortis 12 vilaĝanoj. Ek de tiam la komunumo estis integrita al la helveta [[Kantono Baden]], kiu estis integrita en la jaro [[1803]] al la nuna [[Kantono Argovio]].
En la jaro [[1901]] la Nesselnbach kaj Gnadental, kiuj kune formis ĝis tiam sendependan komunumon, estis kunigitaj kun Niederwil al la hodiaŭa unueca politika komunumo.