Meduzo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malgranda ĝustigo - meduzo ja havas nervojn, kvankam ne centran nervan sistemon.
eNeniu resumo de redakto
Linio 23:
La korpo de meduzo estas nur [[sako]] el travidebla [[gelateno|gelatenaĵo]] enhavanta 95% da [[akvo]]. La [[besto]] spiras osmoze, solvante la [[oksigeno]]n el la akvo, kiu penetras ĝian korpon tra ĝia "haŭto", pli ĝuste [[membrano]]. Ĝia digesta aparato similas al simpla [[poŝo]], kies nura aperturo utilas kaj kiel [[buŝo]] kaj kiel [[anuso]]. Tiu "[[stomako]]" estas tegita per gastraj filamentoj sekreciantaj potencajn enzimojn, kiuj "likvigas" la predojn. La [[fekaĵo]]j eliras sub formo de etetaj buloj.
 
La meduzoj havas nek [[osto]]jn, nek [[koro]]n, nek [[pulmo]]jn, nek [[cerbo]]n, nek [[centra nerva sistemo|centran nervan sistemon]]; sed ja havas malkompaktan reton de [[nervo]]j. Ĉe la bazo de la [[tentaklo]]j troviĝas sentorganoj, kiuj rolas kiel miniaturaj [[okulo]]j celante kontroli la flosadon de la meduzo en la maro. [[Sekso|Seksaj]] glandoj ĉirkaŭas ĝian stomakon. La inaj glandoj fabrikas ovolojn kaj la viraj spermatozoojn. Ambaŭ reproduktaj ĉeloj estas ellasataj en la akvo, kie ili elturniĝas por interfekundiĝi.
 
La meduzoj moviĝas kunstreĉante sian ombrelon. Tiel, la akvo malantaŭe elĵetita antaŭenpuŝas la beston, kiel fuzaĵo propulsas raketon.