Lázně Bohdaneč: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: {{urbokadro |lando=Ĉeĥio |statuso=Urbo |nomo=Lázně Bohdaneč 250px |blazono=Znak Lázní Bohdaneč.gif |flago= | loc-map... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:45, 27 nov. 2009
Urbo Lázně Bohdaneč (Bohdaneĉbanejo) situas ok kilometrojn ekde regiona ĉefurbo Pardubice. La urbo estas grava vojkruciĝo de ŝoseoj Pardubice - Chlumec n.Cidlinou kaj Hradec Králové – Kutná Hora. Lázně Bohdaneč estas banloka urbo por kuracado de malsanoj de mov-organoj, por resaniĝantoj post operacioj de artikoj.
Lázně Bohdaneč | |||
---|---|---|---|
municipo en Ĉeĥio • municipo kun urbaj privilegioj • municipality with authorized municipal office | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | regiono Pardubice | ||
Distrikto | Pardubice | ||
Fondita | 14 jc. (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 533 41 | ||
Retpaĝaro | http://www.lazne.bohdanec.cz/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 280 | ||
Loĝdenso | 161 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 50°04′28″N 15°40′44″O / 50.07444°N, 15.67889°O (mapo) Koordinatoj: 50°04′28″N 15°40′44″O / 50.07444°N, 15.67889°O (mapo) | ||
Alto | 218 m | ||
Areo | 21,78655 km² (21 78. 655 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lázně Bohdaneč [+] | |||
Historio
Kiel vojkruciĝo de komerc-vojoj ĝi estas en kronikoj rememorigata jam en la jaro 1264. Disvolviĝo de tiu ĉi devene ne grava vilaĝo komenciĝis fine de la 15a kaj komence de la 16a jacentoj, dank´ al posedanto de la regiono Vilhelm de Pernštejn, kiu en la ĉirkaŭaĵo realigis reton de 265 fiŝlagoj. Tiujn provizis per akvo Opatovica kanalo (Opatovický kanál). Tradicio de fiŝbredado atingas ĝis nuntempo. Fiŝlago de „Bohdanečský“ kaj fiŝlago „Matka“ („Patrino“) ebligas nestadon de multaj altvaloraj specoj de akvobirdaro.
Ankaŭ fondo de banloko en la jaro 1897 pere de enloĝanto Jan Veselý plialtigis gravecon de la urbo kaj tiel starigis ĝian refreŝigan karakteron.
La vasta banloka parko kaj ĉirkaŭaĵo de la urbo proponas kvietecon kaj belegan naturon por promenoj.
Interesaĵoj
Preĝejo de sankta Maria Magdalena
Al la memoraĵoj apartenas, sur la placo staranta preĝejo. Konstruita komence de la 18a jarcento. Interesaj kaj valoraj estas plastikoj de sanktuloj kaj 5 sonoriloj. En la preĝeja turo loĝis ankoraŭ komence de la 20a jarcento familio de prĝejservisto kun 11 geinfanoj.
Renesanca urbodomo
Konstruita enl la jaro 1530. Ĝis nun tie estas sidejo de urbestraro.
Banejo kaj baneja parko
Kvin bandomojn kunligas kovrita koridoro kun vendejetoj, kafejoj kaj benketoj por ripozo, do pacientoj dum malbona vetero eĉ ne devas iri eksteren. La parko mezuras 17 hektarojn.
Kuracado
Ŝlimbano, akvokuracado, elektrokuracado, masaĝoj,limfomasaĝoj, parafinkompreso, tutkorpa volvaĵo, rehabilitacio kaj rekapabliko. Plie oni proponas restadon en salgroto, Wallness procedurojn, aŭ naĝadon en baseno.
Konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár
En la urbo estas kelkaj konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár, kiu en Bohdaneč travivis sian junaĝon.Temas precipe pri ĉefa bandomo de la kuracloko, penziono „Škroup“ sur la placo, urba akvorezervujo kaj konstruaĵoj de kazerno.
Eksteraj ligoj