Pano kun tomato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
'''''Pa amb tomàquet''''' (laŭvorte "pano kun tomato" el la [[kataluna]]) estas tradicia preparaĵo de la majorka, valencia kaj [[kataluna kuirarto]]j, kiu konsistas el [[pano]] -laŭvole tostita- kun [[tomato]] frotita sur ĝi kaj spicita per [[olivoleo]] kaj [[salo]]. Foje [[ajlo]] estas frotita sur la pano antaŭ ol froti per la tomato. En multaj katalunaj restoracioj, la tomata miksaĵo estas antaŭfarita kaj poste ŝmirita sur la pano.
 
La [[plado]]n oni servas akompanita de iuj specoj de kolbasoj (peklitaj ''[[botifarra|botifarres]]'', ''[[xoriço]]'', ''[[fuet]]'', ktp.), [[ŝinko]], [[fromaĝo]]j, [[anĉovo]]j aŭ alia marinita fiŝo, aŭ rostitaj legomoj kiel ''[[escalivada]]''. Ofte la akompananto estas metita sur ĉiun tranĉaĵon de pano kun tomato, tiel ke oni ĉi tiun manĝas kovrita.
 
La originala pana bazo estas tradicie farita el tostitaj tranĉaĵoj de ''pa de pagès'' ("kamparana pano"), tradicia ronda peco de [[tritiko|tritika]] pano de preciza grando (de ½ kg al 5 kg kaj de ĉirkaŭ 20 cm al 50 cm de diametro).