Kataluna kuirarto: Malsamoj inter versioj

84 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Coques.JPG|thumb|right|250px|''[[Coca (manĝaĵo)|Coques]]'' (katalunaj kukoj) iuj salaj, iuj dolĉaj. Sur kelkaj oni metis ''[[Botifarra|botifarres]]'' (speco de kataluna kolbaso).]]
 
[[Dosiero:Sarsuela.jpg|150px|thumb|''[[Sarsuela de peix]]'']]
La [[Katalunio|kataluna]] kuirarto komenciĝas el la baza trilogio de [[tritiko]], [[olivo]] kaj [[vino]] riĉigita de kontribuaĵoj de la [[Oriento|Orienta]] kaj la [[Nova Mondo]], kun tradicio bazita ne nur sur ĉiutaga praktiko sed ankaŭ sur la teoria tradicio kiu reirus ĝis la [[Mezepoko|mezepokaj tempoj]]. Efektive, la unua receptaro estas la ''Llibre de Sent Soví'' ([[1324]]), kiu kompilas pli ol du cent receptoj. Ĉi tiu kuirarta manuskripto, unu el la plej malnovaj en [[Eŭropo]], estas pruvo ke jam en tiuj tempoj, Katalunio ĝuis kuirarton tre rafinitan kaj plena je nuancoj. Hodiaŭ, la kataluna kuirarto estas rigardata tra la tuta mondo pro la granda dozo da novigado per kiu ĝi atingis resti ĝisdatigita sen perdi la identecon de tiom multe da jaroj de tradicio.
Inter la [[spico]]j, elstaras la [[cinamo]] kaj la [[safrano]], kaj kiel kondimento la aromaj herboj: [[nobla laŭro|laŭro]], [[timiano]], [[petroselo]], ktp. Cetere, pladoj faritaj el malsamaj specoj de [[Manĝeblaj fungoj|fungoj]] estas tre tradiciaj. [[Kolbaso]]j estas aparta afero, kaj pro ĝia unikeco, necesas mencii la ''[[pa amb tomàquet]]'' –tranĉaĵo de kamparana [[pano|panbulo]] frotita de [[tomato|tomata]] [[pulpo]] kaj kondimentita de [[olivoleo]] kaj [[salo]].
 
[[Dosiero:Coca de sant joan.jpg|thumb|right|150px|''[[Coca de Sant Joan]]'']]
[[Dolĉaĵo]]j kaj [[kuko]]j akompanas la [[manĝo]]j kaj montras variado kiu estas rilata al la ĉiujaraj [[liturgio|liturgiaj]] [[rito]]j: ''[[torrons]]'' ([[nugato]]) kaj ''[[neules]]'' ([[oblato]]) en [[Kristnasko]], ''mones de Pasqua'' ([[Pasko|Paskaj]] kukoj), ''[[crema de Sant Josep]]'' ([[kremo]]), ''[[coques de Sant Joan]]'' (plata kuko), ''[[panellets de Tots Sants]]'' (malgrandaj, rondaj kuketoj faritaj el [[marcipano]] en [[Ĉiuj Sanktuloj]]).
 
La [[vino]]j –jam famaj en la [[Romio|Romiaj tempoj]]– , spertis plibonigon je la finaj jardekoj pro la enkonduko de novaj [[vito]]j kaj vinellaboraj teknikoj. Ili estas protektitaj de naŭ [[atesto de origino|atestoj de origino]]. ''[[Cava]]'' ([[ŝaŭmvino]]), produktata dum pli ol jarcento sekvante la franca [[ĉampano|ĉampana]] metodo, precipe ĉe la [[Penedès]] regiono, estas eksportata tra la tuta mondo.
 
[[Kategorio:Kataluna kuirarto]]