João José Santos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:ghoano.jpg|right|thumb|João José Santos]]
'''João José Santos''' (João José Mendes Quitério dos Santos), subskribinta unue kiel "Johano" kaj poste kiel "Ĝoano" en la esperanto-movado, estas la fondinto de la literatura revuo [[La Karavelo]].
 
 
== '''Biografio de Ĝoano el La Karavelo n-ro 2''' ==
'''João José Santos''' [jhu'ãw jhu'ze 'sãtush] naskiĝis en [[Lisbono]], la ĉefurbo de [[Portugalio]], en la 15-a de majo 1958. Adoleske, dum la amikoj ludis kaj studis, li devis labori por helpi la familion. Tiam, lia konstanta mensa eskapo de la ĉiutagaj problemoj estis la legado de literaturo. Trapasinte diversajn profesiojn, adolte li decidis reveni al la lernejo. Tiam, João studis [[portugala]]n, [[latina]]n kaj [[helena]]n lingvojn kaj literaturojn, dum tri jaroj. Poste li eniris ses jaran superan kurson, en kiu li licenciiĝis en tiuj tri filologiaj fakoj, jen en la scienca branĉo, jen en la didaktika. Eniris li magistrigan kurson pri latina literaturo, kiun li ne finis. La unta tezo estus pri la romia poeto [[Ovidio]]. Esperanton li lernis 27-jaraĝan. Estis esperanto kiu influis lin al klasika filologio; kontraŭe li estintus psikologo.
 
 
Politike João ĉiam estis livisma viro senpartia, pro la nekapablo kompreni ke la plej granda parto de la homaro vivas mizere, dum malpli ol dek familioj posedas pli ol 50% de la planeda riĉeco.
 
 
Religie li estas spiritisto; malbona spiritisto, ĉar ofte ne praktikas kion li mem predikas al la amikoj. La fido en Dio kaj la kredo en la reenkarniĝo apartenas al lia mensa konstituo.