Skismo en la Rusa Ortodoksa Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
[[Dosiero:Gibel Pavla Kolomenskogo.jpg|thumb|200px|Morto de Pavlo Kolomennskij]]
 
Ankaŭ se unuavide tiuj reformoj povus ŝajni simpla modifo de eksteraj aspektoj de la rusa kredo, konkrete ili ŝanĝis radikmaniere la rilatojn inter la klerikaro kaj la fidelula komunumo. Frue evidentiĝis ke Nikon estis profitinta de tiuj ennovigoj en la perspektivo centralizi la eklezian aparataron kaj plifirmigi sian politikan eneklezian pozicion. La trudita enirigo de la novaj liturgiaĵoj kaj ritoj provokis la rompon inter la Zelotoj de la Pieco kaj la Moskva Patriarkejo. Fakte, kelkaj membroj de la rondo defendis la antikvan formularon kaj kutimojn kaj apelaciis al la [[caro]] por ke ĉi tiu intervenu por bremsi la reformon, kaj provis demonstri ke la novaj ritaj korektaĵoj odoris je malpureco provante tion interalie per la horora greka kutimo presigi siajn librojn en la samaj presejoj aliritaj de katolikoj! Ivan Neronov poziciiĝis kontraŭ la plifortigo de la patriarka aŭtoritateco kaj pretendis demokratiiĝodemokratiiĝon de la eklezia aparato. La konflikto inter la du animoj de la ortodoksa eklezio finiĝis, tamen, favore de Nikon. Avvakum, Ivan Neronov kaj aliaj estis mortpunitaj, kiam ilia opono fariĝis ribelo.
 
Sed la ideoj de la defendantoj de la antikva ritaro altiris multajn subtenantojn, el ĉiuj tavoloj de la rusa socio, kiuj estigis la movadon Raskol. Iuj el la malalta klerikaro protestis kontraŭ la feŭda opreso ilin faranta servotuloj de la alta eklezia hierarkio. Eĉ anoj de tiu lasta kuniĝis al Raskol por kontraaŭstari la absolitismajnabsolutismajn aspirojn de Nikon kaj pro la supozita arbitrecoarbitrareco de la reformoj; tiu protesto kondukis ĉefepiskopo [[Aleksander el Vjatka]] al mortkondamno. La [[Bojaro|bojarino]] [[Feodosija Morozova]], lia fratino, princino Urusova kun aliaj korteganoj simpatiis kaj partianiĝis, plufoje sekrete, por la defedantoj de la antikva religia praktikopraktikaro.
 
La kuniĝo de fortoj tion eterogenajmalsimilaj povas, eble, kompreniĝi per la analizo de la kontraŭdiraj aspektoj de Raskol: idealigo kaj impulso al konservado de tradiciaj kaj antikvaj valoroj en kombino kun ilia identigo kun “naciaj valoroj”, inklino suspektema kontraŭ ennovaĵoj en kombino kun akceptigo (ĉe franĝoj) eĉ de martiro por la defendo de la antikvaj ritoj, taksata kiel saviga vojo. Tiuj elementoj kunekzistis kun socia kritikoj kontraŭ feŭdismo kaj [[Servuteco|Terservutulado]]. La plej fundamentismaj apologetoj de Raskol predikis la tujan alvenon de la [[Antikristo]] laŭ [[Apokalipso]], kies negativaj protagonistoj estis la caro kaj la patriarko imagitaj servistoj de [[Satano]]. Tiamiere Raskol fariĝis samtempe avangardisto de ekstremaj konservativaj tendencoj kaj de puŝoj al demokratio.
 
==Ribelo kaj persekuto==
 
La Raskola movado eksplodis laŭ tuta ĝia virulenteco post la eklezioeklezia koncilio de 1666–1667, en kiu la malnovritanoj estis markitaj kiel herezaj kaj punendaj laŭ normoj deciditaj en la sama koncilio. La malalta klerikaro fariĝis gvidanto de la opono elmetante voton konfesi kaj prediki la alnovammalnovan kredon ĝis morto el ekzekutado. Al tiu voto sekvis memforofero, pratikita de la plej obstinaj membroj.
 
[[Image:Prokudin solovki.jpg|thumb|left|[[Solovecaj insuloj|Soloveca]] monaĥejo]]
Linio 25:
La malnovritanoj baldaŭ dividiĝis en du malsamaj partioj, la pastremuloj (''Popovci''; {{ru}} ''Поповцы''), favoraj al ĉeesto de pastroj en ilia eklezio) kaj nepastremuloj (''Bespopovci'', {{ru}} ''Беспоповцы'') malfavoraj al tio. Altiritaj el la predikado de ideologoj de Raskol, multaj etburĝoj, terkulturistoj, metiistoj kune kun [[kozakoj]] sin translokigis en la arbarojn de norda Rusio, [[Volgo|Volgan]] regionon, [[Siberio]]n kaj eĉ eksterlanden: por eviti persekutojn, fakte, nemalmultaj trovis rifuĝejon en la [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj|konfederacio Pola-Litova]], kie aŭtoritatuloj permesis ke ili pratiku sian kulton.
 
En la jaroj [[1670-aj|1670]]-[[1680-aj]] Raskolaj ideologoj engaĝiĝis akuzi la malvirtojn de la rusa socio kaj provis pravigi kelkajn ribelojn skuintajn la landon kvazaŭ tiuj estus diaj punoj pro la aĉaj agadoj de la ekleziaj kaj caraj regantoj. Post la cara kaj eklezia venko kontraŭ Soloveca Monaĥejo, kie milite rezistis longatempe la reformoponantaj, iuj malnovritanoj militis en la ribelo de [[Stepano Razin]] (1670-1671), kaj aliaj ludis gravan rolon en la [[Streleca ribelo de 1682]] en Moskvo.
 
Komence de la 18-a jarcento la pozicioj de la plej radikalemaj Raskoloj fariĝis minoritataj kiam montriĝis ke la reformoj ne plu estus ritiritajretiritaj. Kvankam restante oficiale membroj de movado kontraŭleĝa ĝis 1905, ne ĉiam ili trafis en samintensan persekuton kaj sub la regado de [[Petro la Granda]] ili akceptis ŝanĝi la persekutiĝon en la puno de la duobla imposto. Ankaŭ ili pagis la apartan imposton por ricevi rajton je surportado de barbo. Sub [[Katerina la 2-a]] la skismuloj eksterlandiĝintaj ricevis inviton reveni al la patrujo.
 
[[Dosiero:Raskolnik.jpg|thumb|rihgt|La rusa popola bildo. ''La barbiro fortranĉas la barbon de malnovritano''. [[1770-aj]]]]