Historio de Hispanio: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 10 jaroj
En [[711]], la [[araboj]], kiuj estis en malmultaj jaroj konkerintaj la nordon de [[Afriko]], profitis la internan lukton de la visigotaj gvidantoj, kaj trapasis la [[Ĝibraltaro|Ĝibraltaran Markolon]] en [[711]]. Ili baldaŭ venkis la defendantajn trupojn kaj en malmultaj jaroj okupis la tutan duoninsulon, krom kelkajn izolitajn lokojn en la nordo, kie poste organiziĝos la rezisto kaj komenciĝos la kristana ''[[reconquista]]'' (rekonkero).
 
La araboj organizis propran socion, kiu akiris aŭtonomion (''emirejo'') disde la centraj povoj en Arabio aŭ Bagdado, kaj poste sendependiĝis kaj formis la hispanan ĥalifejon. La araba dominado ricevis al nomon de '''[[Al-Andalus]]''', kaj ĝi floradis pove kaj kulture dum multaj jaroj. La povo tamen baldaŭ diseriĝis kaj formiĝis apartaj regnoj, konataj kiel ''[[tajfojtaifo]]j''.
 
Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis al astura nukleo, kiu baldaŭ formis la '''Reĝlandon de Leono''', el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, de [[Portugalio]] kaj [[Kastilio]]. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en [[1085]]). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj de [[Navaro]], [[Aragono]] kaj la [[Katalunio|Kataluna]] Graflando, kiu kiel ''Marca Hispanica'' estis komence vasalo de la [[Francio|francaj]] reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.
24 489

redaktoj