Skiejo de Dubajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La skiejo troviĝas en urbo Dubajo, rekte ĉe la [[Strato Ŝejko Zajed]] en urboparto "Al Barŝa". La konstruaĵo estas parto de [[Grandaĉetejo de la Emiratoj]], unu el la plej grandaj aĉetejoj de Mez-Oriento.
 
Oni povas skigliti sur neĝkovrita surfaco de 22.500 m² kaj sur kvin glitvojoj, kiuj diferencas je malfacielcomalfacileco, alto kaj krudeco. La plej longa glitvojo estas 400 metroj longa kaj havas altodiferencon de 60 metroj. Krom tiu ekzistas ankaŭ 90-metrojn longa duonkanalo (halfpajpo). Oni instalis por la transporto de la gastoj kvarsidejan [[skilifto|lifton]], unu trenlifton kaj persontransportan bendon.
 
Por la infanoj kaj gepatroj ekzistas la t.n. Neĝoparko (''Snow Park''), kie ekzistas glit- kaj bobvojoj sur surfaco de 3.000 m². Ĝi estas la plej granda interna neĝparko de la mondo.
Linio 11:
La temperaturo en la halo estas konstante inter -1 kaj -2 °C, nokte, kiam oni produktas la neĝon ĉ. -7 °C (dum ekstere varmas 40 °C). La instalaĵo havas kapaciton por 1.500 personoj, samtempe.
 
La tagbileto kostas ĉ. 58 [[eŭro]]jn por plenkreskuloj kaj ĉ. 46 eŭrojn por infanoj. Se oni vizitas la ejon nur por du horoj, oni devas pagi je 15 eŭoeŭrojn malpli. La biletprezo entenas prunton de ekipaĵo kaj vestaĵo, - skiinstruisto kostas pluse.
 
La konstruaĵo estis malfermita en [[2005]], la enirejo troveblas tra la Grandaĉetejo de la Emiratoj. De tie oni povas rigardi tra vitro la plurajn etaĝojn en la skiejo. Oni povas viziti tie eĉ kafumejojn kaj hotelojn, parte en Alpo-stilo.
 
La konstruaĵo kostis ĉ. 250 milionojn da USD.