Kataluna kuirarto: Malsamoj inter versioj

13 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
[[Dosiero:Sarsuela.jpg|150px|thumb|''[[Sarsuela de peix]]'']]
La [[Katalunio|kataluna]] kuirarto komenciĝas el la baza trilogio de [[tritiko]], [[olivo]] kaj [[vino]] riĉigita de kontribuaĵoj de la [[Oriento|Orienta]] kaj la [[Nova Mondo]], kun tradicio bazita ne nur sur ĉiutaga praktiko sed ankaŭ sur la teoria tradicio kiu reirus ĝis la [[Mezepoko|mezepokaj tempoj]]. Efektive, la unua receptaro estas la ''Llibre de Sent Soví'' ([[1324]]), kiu kompilas pli ol du cent receptoj. Ĉi tiu kuirarta manuskripto, unu el la plej malnovaj en [[Eŭropo]], estas pruvo ke jam en tiuj tempoj, Katalunio ĝuis kuirarton tre rafinitan kaj plena je nuancoj. Hodiaŭ, la kataluna kuirarto estas rigardata tra la tuta mondo pro la granda dozo da novigado per kiu ĝi atingis resti ĝisdatigita sen perdi la identecon de tiom multe da jaroj de tradicio.
 
[[Ligtitolo]]
Resume, ni povas dividi ĝin en [[Pireneoj|monta]] kaj landinterna kuirarto –kie elstaras la [[viando]], la [[laktaĵo]]j kaj la produktoj de la [[arbaro]], de la [[ĝardeno]] kaj de la [[kralo]]– , la [[Mediteraneo|marista]] kuirarto –kie la [[fiŝo]] ludas la ĉefa parto kaj estas akompanata de [[rizo]], [[nudelo]]j aŭ [[terpomo]]j– kaj la [[burĝo|burĝa]] kuirarto de la urboj kiu reellaboras tradiciajn pladojn kaj adaptas el la internacia kuirarto.