Griza bradipo: Malsamoj inter versioj

184 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
}}
 
'''Bradipo griza''' (''Bradypus variegatus'') estas [[specio (biologio)|specio]] de [[mamulo]] el la [[familio (biologio)|familio]] de la [[bradipoidoj]] (''Bradypodidae'').
 
== Priskribo ==
La griza bradipo estas inter 47 kaj 75 centimetrojn granda kaj 2,5 ĝis 5,0 kilogramojn peza. La malgranda rondeta kapo ne havas ekstere videblajn orelojn, ĉar tiuj kaŝiĝas sub la felo. Ĉe la okuloj estas nigrecaj makuloj kaj super ili kaj la muzelo estas hela frunto. Vosto estas nur rudimenta. La felo havas densan sublanon. Super tio estas pli longaj kaj klare pli malfajnaj, helbrunaj ĝis brunaj haroj. La kapo estas pli malhela ol la resta korpo. Depende de la lumenfalo la felo briletas verdete, kio estas kaŭzata de [[simbiozo]] kun [[algoj|alga]] specio, kiu vivas en la felo. Ĉi tiu simbiozo servas ŝajne al la kamuflado je manĝo-malamikoj. La verto de la felo kuŝas, kiel ĉe ĉiuj bradipoj, sur la ventro. Tiel pluva akvo pli bone povas deflui. La brakoj estas klare pli longaj ol la gamboj. Male al la [[unaŭoj]]<!--[[Zweifinger-Faultiere]]n--> la brakoj de la griza bradipo finas en tri piedfingroj. La piedfingroj finas en hokoformaj ungegoj, ĉe kio la meza estas iom pli granda. La dentaro enhavas 18 mueldentojn. Kojnodentojn kaj tranĉdentojn (incizivojn) la griza bradipo ne havas. La flarsento estas tre alte evoluinta.
 
== Vivmaniero ==
La griza bradipo estas adaptata al tre malsekaj biotopoj. La felo estas akvodensa kaj servas al la protekto kontraŭ malsekeco kaj malvarmo. La korpa temperaturo estas kun 34 gradoj tre malalta. La kialo por tio estas parto de nur ĉirkaŭ 30 procentoj da muskola maso je la korpa pezo kaj malalta metabolo. Grizaj bradipoj estas '''soluloj'''. Ili estas '''aktivaj dum krepusko kaj nokto'''. La plej multan tempon de la tago, čirkaŭ 20 horojn, la bradipo dormas kaj pro tio ili estas foje konsiderataj kiel [[simbolo]] de [[pigro]]. La arbaran grundon ĝi vizitas nur, por atingi alian arbon. Ĝi estas ekscelenta'''lertega naĝanto'''. Griza bradipo loĝas en 1 ĝis 2 hektarojn granda tereno.
 
== Disvastiĝo ==
 
== Reproduktiĝo ==
La inoj sekse maturiĝas en aĝo de tri ĝis kvin jaroj, la viroj pli ofte bezonas unu ĝis du jarojn pli longe. La pariĝsezono estas tutjara, tamen falas plejparto de la naskiĝoj en la sekan sezonon. La ino provas allogi la viron per tre laŭtaj kaj akresonaj vokoj. Post la pariĝo denove disiĝas la seksaj partneroj. Post graveda daŭro de ĉirkaŭ ses monatoj la ino naskas unu idon. La naskiĝa pezo estas ĉirkaŭ 300 ĝis 350 gramoj. La unuajn ses ĝis sep vivmonatojn la ido trapasas sur la ventro aŭ la dorso de la patrino. Post du ĝis tri monatoj jam komenciĝas la demamigo. Komence la ido ankoraŭ ricevas antaŭmaĉitan nutraĵon, antaŭ ol ĝi komenciĝas, memstare manĝi foliojn. En aĝo de du ĝis tri jaroj la idoj estas elkreskintaj. Grizaj bradiojbradipoj povas atingi aĝon de pli ol 30 jaroj.
 
== Endanĝerigo ==
241 712

redaktoj