Ludoviko la 13-a (Francio): Malsamoj inter versioj

e
roboto modifo de: bs:Luj XIII, kralj Francuske; cosmetic changes
e (roboto modifo de: bs:Luj XIII, kralj Francuske; cosmetic changes)
'''Ludoviko la 13-a''' (naskiĝis la [[27-a de septembro|27-an de septembro]] [[1601]] - mortis la [[14-a de majo|14-an de majo]] [[1643]]), ankaŭ nomita '''la Justa''' ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Louis XIII le Juste'') estis la [[Listo de francaj reĝoj|reĝo]] de [[Francio]] ekde [[1610]] ĝis [[1643]].
 
== Infaneco ==
Ludoviko naskiĝis en la [[kastelo de Fontainebleau]]. Li estis la plej aĝa filo de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] kaj de [[Maria de Mediĉo]]. Henriko la 4-a, kiu postvenis malproksiman kuzon [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]], estis la unua [[Burbonoj|burbona reĝo]] de Francio.
 
Ludoviko formale fariĝis reĝo en [[1610]], kiam li estis nur okjara, ĉar lia patro estis murdita de [[François Ravaillac]]. Lia patrino agadis kiel regentino, oficiale nur ĝis la dektria jaro de Ludoviko. Sed fakte, Marie de Médicis ne volis rezigni sian potencon : Ludoviko devis trudi siajn rajtojn kiam li fariĝis dekkvinjara. Poste, la nova reĝo organizis la murdon de [[Concino Concini]] ([[24-a de aprilo]] [[1617]]), la iama influa konsilanto de sia patrino.
 
== Edzeco ==
En [[1615]], kiam li estis nur dekkvarjara, Ludoviko devis edziĝi habsburgan princinon, [[Anno de Aŭstrio]] ([[1601]]-[[1666]]), la filino de [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a de Hispanio]]. Tamen, la edzeco estis ne konsumita antaŭ [[1619]], kiam la reĝo estis dekokjara. Fakte, siajn plej intensajn (sed platonajn) sentojn li havis kun serio da belaj viroj. La edzeco, samkiel multaj burbonaj-habsburgaj rilatoj, estis nur nedaŭre feliĉa, kaj la taskoj de la reĝo ofte malproksimigis la geedzojn. En [[1638]], nur post 23 jaroj kaj kvar misakuŝoj sukcesis Anno naski filon, la estontan [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]].
 
== Reĝado ==
[[Dosiero:Louis XIIIval grace.jpg|thumb|right|200px|Portreto de Ludoviko la 13-a<br />Fare de [[Philippe de Champaigne]]]]
Dum la reĝado de Ludoviko la 13-a, la [[Burbonoj|burbona dinastio]] sukcese konfirmis kaj plifortigis sian potencon en [[Francio]], sed la [[Religio|religiaj]] problemoj postvivis, precipe tiu de la rilato inter la tre [[Katolikismo|katolika]] reĝo kaj la francaj [[Protestantismo|Protestantoj]] (la ''Huguenots''), ekzemple kun la sieĝo de [[La Rochelle]].
La brila kaj energiplena [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo Richelieu]] havis grandegan rolon ekde [[1624]] : la [[ĉefministro]], pli ol la senvola reĝo, profunde influis la politikon de la reĝlando dum 18 jaroj, kaj mortis nur kelkaj monatoj antaŭ Ludoviko. Danke al lia agado, la malfavoraj [[Habsburgoj]] estis rigore firmtenitaj, samkiel la franca [[nobelo|nobelaro]]. Plie, la [[haveno]] [[Le Havre]] moderniĝis kaj la kardinalo starigis potencan [[Ŝipo|militŝiparon]].
 
La reĝo konstante strebis por altiri [[artisto]]jn en [[Francio|Francion]]n, inkluzive de la francaj (kiuj, ĝis tiam, preferis labori kaj studi en [[Italio]]). Li ekzemple komisiis gravajn [[pentristo]]jn kiel [[Nicolas Poussin]] aŭ [[Philippe de Champaigne]] por dekoracii la [[Palaco Luksemburgio]] en [[Parizo]]. Alilande, Ludoviko la 13-a favorigis la disvolviĝon de la francaj kolonioj ĉe [[Kebekio]], ĉirkaŭ la urboj [[Kebeko]] kaj [[Montrealo]].
 
Kvankam Richelieu firmtenis la administradon de [[Francio]], kelkaj favoratoj de la reĝo ankaŭ sukcesis influi la reĝadon. La unua estis la [[duko]] [[Charles de Luynes]], la plej kara kaj pli aĝa amiko de la reĝo je la komenco de la reĝado. La lasta estis la pli juna [[markizo]] de Cinq-Mars, kiu estis fine ekzekutita post kiam li konspiris kun [[Hispanio]].
 
== Fikcioj ==
Ludoviko la 13-a, lia edzino [[Anno de Aŭstrio|Anno]] kaj la [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo Richelieu]] estas ĉiuj gravaj personoj en la [[romano]] de [[Alexandre Dumas]], ''[[La Tri Musketistoj]]''.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Listo de francaj reĝoj]]
* [[Historio de Francio]]
 
{{francajreĝoj}}
[[bg:Луи XIII]]
[[br:Loeiz XIII (Bro-C'hall)]]
[[bs:Luj XIII, Francuskikralj Francuske]]
[[ca:Lluís XIII de França]]
[[cs:Ludvík XIII.]]
147 597

redaktoj