Bradipo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
 
==Karakterizaĵoj==
Bradipoj estas pli-malpli same grandaj kiel malgrandaj [[hundo]]j aŭ grandaj [[hejma kato|katoj]]. Longo de korpo kaj kapo kune estas ĉ. 45&nbsp;cm kaj pezo de plenkreskulo estas 3.5--4.5&nbsp;kg. Malsimile al senvostaj ĥoloepoj, bradipoj havas mallongan (6--7&nbsp;cm) voston. Sur antaŭaj manoj ili havas tri fingrojn kun grandegaj kurvitaj ungegoj, povaj tre efike ŝlosiĝi ĉirkaŭ iu branĉo. Ili moviĝas de arbo al arbo maksimume kvarfoje po tago. Bradipoj povas manĝi foliojn de multaj arbaj specioj, sed ŝajne ĉiu individuo preferas unu apartan specion. Eble tio estas konduta adaptiĝo por malpliigo de konkuro inter individuoj de sama populacio.<ref name=EoM>{{cite book |editor=Macdonald, D.|author= Dickman, Christopher R.|year=1984 |title= The Encyclopedia of Mammals|publisher= Facts on File|location=New York|pages= 776–779|isbn= 0-87196-871-1}}</ref>
 
Dentoj de bradipoj estas tre simplaj. Ili ne havas [[incizivo]]jn nek [[kanino]]jn, nur aron de [[vangodento]]jn, preskaŭ ne divideblajn ej [[molaro]]j kaj [[antaŭmolaro]]j. Estante preskaŭ [[homodonto|homodonta]], [[denta formulo]] de bradipoj estas skribata simple kiel <math>\frac{5}{4-5}</math>.
 
Pro sia tre malrapida [[metabolismo]], bradipo ne povas subteni konstantan korpan temperaturon. Malsimile al absoluta plimulto de [[mamulo]]j, bradipoj estas [[pojkilotermulo]]j - t.e., temperaturo de iliaj korpoj ŝanĝas kun ŝanĝiĝo de temperaturo de la aero, kiel ĉe [[reptilio]]j. Pro tio bradipoj nur povas travivi en varmaj, humidaj klimatoj kun relative malgranda jara ŝanĝo de temperaturo.
 
La inoj naskas idojn post ĉ. 6 monatoj de [[mamula gravedeco|gravedeco]]. La idoj povas manĝi foliojn kaj ne dependi de patrina lakto post ĉirkaŭ unu monato, sed ili preferas klingi al la patrino dum kelkaj pliaj monatoj. Plenkreskuloj estas solaj kaj havas pli-mapli konstantajn teritoriojn, kiujn ili markas per odoro el apudanusaj odoraj glandoj kaj per fekaĵoj.<ref name=EoM/>
 
==Referencoj==