Tenzing Norgay: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:丹增诺盖; cosmetic changes
Linio 1:
'''Tenzing NORGAY''' [Nor-ge] ([[29-a de majo]](?) [[1914]] – [[9-a de majo]] [[1986]]) estis [[Nepalo|nepala]] [[ŝerpo]], partoprenanto en sep ekspedicioj al [[Everesto]], kulminantaj en la unua sukcesa alsupriĝo, dum la ekspedicio de Siro [[John Hunt]] en [[1953]]. [[Edmund Hillary]] kaj Tenzing Norgay estis la unuaj viroj, kiuj atingis la pinton.
 
Tenzing plenkreskiĝis en kamparana familio en ''Solaĵo Khumbu'' en Nepalo, tre proksime al Everesto, kiun la [[Tibeto|tibeta]] popolo nomas "Chomolungma" ([[Ĉomolungmo]]). Kiam li grimpis Evereston, oni ĝenerale kredis ke li naskiĝis tie, sed en la [[1990-aj]] jaroj oni asertis ke li efektive naskiĝis en Tibeto, tamen ĉi informon oni kaŝis por politikaj kialoj. Lia patro estis ''Ghang La Mingma'' (kiu mortis en [[1949]]) kaj lia patrino estis ''Kinzom'' (kiu vivis por vidi lian grimpon de Everesto); li estis la 11-a el 13 infanoj, la plimulto de kiuj mortis junaj. Lia ĝusta naskiĝodato estas necerta, sed li sciis, ke ĝi estis malfrua majo pro la vetero kaj la kultivaĵoj, kaj en postaj jaroj li decidis rigardi la [[29-a de majo|29-an de majo]] kiel sian naskiĝtagon, ĉar ĉi tiu estis la dato, kiam li grimpis Evereston.
 
Li forkuris al [[Katmando|Katmanduo]] dufoje kiel knabo, kaj poste ekloĝis en la ŝerpa komunumo en ''Too Song Bhusti'' en [[Darĝiling]], en [[Barato]]. Li partoprenis kiel altportisto en tri oficialaj Britaj provoj grimpi Evereston de la norda tibeta flanko en la [[1930-aj]] jaroj. En [[1947]] li partoprenis grupon kiu eniris Tibeton kontraŭleĝe, konsistantan nur el anglo [[Earl Denman]], li mem, kaj alia ŝerpo [[Ang Dawa]].
 
Li ankaŭ partoprenis aliajn grimpojn en diversaj partoj de la Hindia subkontinento, kaj vivis dum kelkaj jaroj en la lando, kiu estas aktuale [[Pakistano]]; li diris ke la plej malfacila grimpo kiun li partoprenis estis sur ''Nanda Devi'' Orienta, kie kelkaj homoj mortis. En [[1952]] li partoprenis du svisajn ekspediciojn gviditajn de [[Raymond Lambert]], la unuaj gravaj provoj grimpi Evereston de la suda nepala flanko, dum kiuj li kaj Lambert atingis la tiam rekordan alton de 8599 m (28215 ft). Post ol li grimpis Evereston, li recevis flatadon en [[Barato]] kaj Nepalo, kaj egale laŭvorte adoradon fare de iuj, kiuj kredis, ke li devas esti enkorpiĝo de [[Budho]] aŭ [[Ŝivo]].
Tenzing poste fariĝis direktoro de trejnado por la [[Himalaja Montogrimpa Instituto]] en Darĝiling. En [[1978]] li fondis kompanion, Tenzing Norgay Aventuroj, kiu ofertas marŝadojn en [[Himalajo]]. Ekde [[2003]] la kompanion estris lia filo [[Jamling Tenzing Norgay]], kiu atingis la pinton de Everesto en [[1996]].
 
Tenzing edziĝis trifoje. Lia unua edzino, Dawa Phuti, mortis juna en [[1944]]. Kun ŝi li havis filon, ''Nima Dorje'' (kiu mortis 4-jara), kaj du filinoj, ''Nima'' kaj ''Pem Pem''. Lia dua edzino estis ''Ang Lahmu'', kuzino de lia unua edzino. Ili ne havis infanojn, sed ŝi agis kiel duonpatrino al liaj filinoj. Li prenis sian trian edzinon dum lia dua edzino ankoraŭ vivis, laŭ ŝerpa kutimo, kaj kun ŝi li havis ilian filon ''Jamling''. Aliaj parencoj inkluzivas liajn nevojn, ''Gombu'' kaj ''Topgay'', kiuj ankaŭ partoprenis la everestan ekspedicion de 1953.
 
Tenzing kaj Hillary estis la unuaj homoj kiuj metis siajn piedojn sur la pinton de Everesto, sed ĵurnalistoj persiste ripetais la demandon, kiu do el la du viroj rajtis la gloron esti la unua, kaj kiu estis simple la dua, la sekvanto. Por iu, kiu konas ekstreman montogrimpadon, tia demando estas absurdaĵo kaj bagatelo, ĉar du homoj ligitaj de unu ŝnuro laboras kiel teamo, unuece, kaj ili konstante interŝangas la gvidadon.
Linio 70:
[[vi:Tenzing Norgay]]
[[war:Tenzing Norgay]]
[[zh:丹增·诺盖]]