Diskuto:Mojosa: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 75:
::La unua tradukeblas per "bonega". La tria signifas "socie kompetenta". Tamen tiu tria difino ne estas tute bona: La ekzemplo montras efektive ke temas pri kompetenta en certa junulara socia medio. Tion konfirmas ankaŭ unu citaĵo trovebla en la anglalingva artikolo [[:en:Cool (aesthetic)]]: "Cool is an age-specific phenomenon, defined as the central behavioural trait of teenagerhood." ("Mojosa" estas aĝspecifa fenomeno, difinata kiel la centra konduta trajto de adoleskeco. ("teenager" estas malfacile tradukebla, kaj povus ankaŭ esti tradukata per "juneco", sed temas en la angla nur pri la aĝoj 13-19))
::Kombinante erojn el la difinoj sur dictionary.com kaj tiun citaĵon el la anglalingva artikolo, mi nun klarigis en ĉi tiu artikolo la signifon de "mojosa" kiel la signifon de la angla vorto ''[[:en:Cool (aesthetic)|cool]]'' en ties signifo de ''bonega'' aŭ ''laŭ la sociaj normoj de la junularo''. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 10:59, 30. Nov 2009 (UTC)
 
:::Ghuste, sed chu socie kompetenta ne estas malhonta? Au chu ghi estas honta? Eble relegu, kion mi skribis antaue.
 
:::Vi pritraktas la aghan temon, kiu tre maltrankviligas min en la vorto mojosa. "Cool is an age-specific phenomenon, defined as the central behavioural trait of teenagerhood." Nun, vi devus vidi, ke tio estas nur unu el multaj difinoj de cool - vorto, kiun uzas homoj en chiuj aghoj. La cito estas prenita el libro, kiu esploras adoleskulan lingvon, kaj parolas pri kion 'cool' signifas inter adoleskuloj. Nepre notu, ke ne estas decidite, ke 'cool' ne krome povas aparteni al aliaj homoj. Fakte, la hieraua lingvo de adoleskuloj estas la hodiaua lingvo de mezaghuloj, chu ne?
 
:::Estas koncerne, ke 'cool' funkcias multe pli flekse ol 'mojosa'. Mia patro povas esti 'cool', multe plie ol la pliparto de adoleskuloj. Sed se li volus esti 'mojosa' (modernjunstila) li ne plu estus cool, char homoj, kiuj klopodas esti io, kion ili ne estas, ne estas cool. 'Mojosa' enhavas aghan rasismon. Ghi aludas, ke bonegaj (mojosaj) homoj estas junaj. Lau la logiko de Esperanto sekvas tio, ke maljunuloj estas malbonuloj. Mi ne asertas, ke adoleskuloj neniam pensas tiel, sed mi asertas, ke la angla vorto 'cool' - la vorto en si mem - ja ne havas tian subsignifon. Por mi estas iom strange, ke ghuste en Esperantio oni malestimas nejunulojn. Kaj ne diru "Jes, sed ni ne ''celas'' tion." Kion vi diras estas kion vi diras. --[[Vikipediisto:Piechjo|Piechjo]] 11:55, 4. Dec 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Mojosa".