Koncilio de Kalcedono: Malsamoj inter versioj

1 963 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
La forpaso de Teodosio en [[450]] ŝanĝis tiun kaosan situacion: Li estis sukcedita de Pulkerio; ŝi, kaj la edzo [[Marciano]] restis fidelaj al la tezoj de Flaviano kaj Leono. Fine ŝi decidis kunvoki koncilion, ne en [[Italio]], kiel pretendis la papon, sed en Kalcedonio, nuna [[Turkio]].
 
== La Koncilio ==
 
La koncilio okazis en Kalcedonio en oktobro 451. Ĝin ĉeestis 600 episkopojn, el kiuj nur du estis okcidentanoj, flankenlasante la pontifikajn legatojn. La prezidado estis okupata de la patriarko de Konstantinopolo, Anatolio, apud la reprezentantoj de la Papo. La imperiestro Marciano decide subtenis la du naturojn de Kristo. En la dua sesio, estis agnoskata la Dogma Epistolo de la Papo kiel kred-dokumento. Dioskoro estis unuanime kondamnata -verŝajne la egiptaj episkopoj estis devigataj tion fari-, kaj ĉiuj liaj dekretoj estis senvalorigataj.
[[Kategorio:Ekumenaj Koncilioj]]
 
La sekvantoj de Eŭtiko devis akcepti la Epistolon por daŭre resti en la Eklezio. Tamen, dek tre episkopoj malakceptis ĝin, argumentante ke ili akceptos nur la "la tradician kredon".
 
En la kanono 28, la Koncilio aprobis la egaligon de la patriarkaj seĝoj de Romo kaj Konstantinopolo, malgraŭ la protestoj de la Papo.
 
== Konsekvencoj ==
 
La ĉefa konsekvenco de la [[Koncilio]] estis la [[skismo]] de la [[monofizidismo |monofizifistoj]]. La [[Patriarko de Aleksandrio]] ne akceptis la koncilion kaj fine li decidis apartigi la Patriarkaton disde la resto de la [[Eklezio]]. Ankaŭ multaj [[episkopo]]j malakceptis la koncilion argumentante ke la doktrino de la du naturoj estas tute nestoria. En la ĉefaj apostolaj seĝoj de la [[Bizanca Imperio]], malfermiĝis periodo de disputoj inter monofizidistoj kaj ortodoksuloj, eĉ kun ofta interveno de la imperiestroj. En tiu ĉi periodo naskiĝas la [[orientaj eklezioj]], kiuj ankoraŭ hodiaŭ malakceptas la Koncilion: la [[Kopta Eklezio]] kiu naskiĝis per la apartiĝo de la [[Patriarkato de Aleksandrio]] disde la resto de la Eklezio, la [[Armena Apostola Eklezio]], kiu ne povis frue sendi la reprezentantojn al la koncilio ĉar en tiu momento Armenio devis defendi sin kontraŭ la atako de la zoroastrianaj persoj. La [[Siria Ortodoksa Eklezio]] kaj la [[Ortodoksa Malankara Eklezio]], en [[Barato]].
 
[[Kategorio:Ekumenaj Koncilioj]][[Kategorio:Kristanismo]]
[[ar:مجمع خلقيدونية]]
[[ca:Concili de Calcedònia]]
22 872

redaktoj