Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
==Irlando==
En 1168 [[Dermot MacMurrough]] ([[irlanda lingvo|irlande]] Turlain Mac Murchada), reĝo de [[Leinster]], forpeliĝis de sia regno, kaj petis la helpon de [[Henriko la 2-a (Anglio)]]. Tiu konsilis lin diskuti la aferon kun Richard de Clare, kiu konsentis subteni Dermot MacMurrough kontraŭ pormesopromeso de edzigo al ties filino Aoife kaj de la rajto heredi la tronon de Leinster. Li kunigis armeon kiu iris al Irlando estrate de Raymond FitzGerald (moknomita "Raymond le gros" - "Rajmondo la dika"), kaj kiu kaptis [[Wexford]], [[Waterford]] kaj [[Dublino]]n. Aŭguston 1070 Richard de Clare aliris al sia armeo: la morgaŭon de la kapto de Waterford, li edziĝis al Aoife.
 
Henriko la 2-a timis ke liaj baronoj tro potencis kaj sendependiĝis en Irlando, kaj tial ordonis ke ili eliru de Irlando nepost paskoPasko 1171. Tamen majon 1171 mortis Dermot MacMurrough, kaj Richard de Clare asertis sian rajton heredi Leinster. Sekvis grandskala ribelo de la irlandanoj kaj Richard apenaŭ retenis Dublinon. Li rapidis al Anglio kie li petis la helpon de Henriko, kiu postulis ke li cedu ĉiujn siajn fortikaĵojn kaj bienojn en Irlando. Oktobron 1172 Henriko invadis IrlandoIrlandon, kaj enmetis fidatajn gravulojn en preskaŭ ĉiujn gravajn lokojn. Richard de Clare retenis nur [[Kildare]], kaj Henriko titolis sin "Lordo de Irlando".
 
En 1173 la filoj de Henriko ribelis en [[Francio]]. Richard de Clare ludis gravan rolon dum la subpremo de la ribelo, kaj rekompence Henriko restaŭris al li Leinster, kaj nomumis lin '''Justiciar''' (guberniestro) de Irlando. Tamen la irlandanoj daŭre ribelis. En 1174 Richard de Clare malvenkis en [[Connacht]], sed lia ĉefa generalo Raymond Fitzgerald regajnis Leinster. Post plua ribelo en 1176 Raymond kaptis [[Limerick]], sed tuj poste Richard de Clare mortis pro piedinfekto. Li entombiĝis en la katedralo de Dublino.