Eŭtiko: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Eŭtiko''' ,greke ''EutiquesEutiĥes'', estis greka monaĥo, iniciatinto de la [[monofizidismo]], doktrino konsiderata kiel [[herezo]] por la [[Romkatolika Eklezio]] kaj la [[Ortodoksa Eklezio| Ortodoksa]]. Eŭtiko naskiĝis en la jaro [[378]], probable en [[Konstantinopolo]]. Ankoraŭ tre juna, li sin dediĉis al la monaĥa vivo en [[monaĥejo]] de la [[ĉefurbo]], kie li havis kiel instruisto, deklaritan malamikon de [[nestorianismo]], nomata Maksimo. En tiu ricevita edukado oni devas serĉi la radikojn de lia malamo kontraŭ la doktrino de la du naturoj. Ordinita kiel [[pastro]] kaj poste elektita kiel monaĥejestro, komencis aktive partopreni la doktrinajn diskutojn de tiu [[epoko]].
 
== Eŭtiko kaj la sinodo de Konstantinopolo==
Ĉirkaŭ la [[jaro]] [[440]], li fariĝas la plej elstara reprezentanto de la bizanca monofizidismo. Lia prestiĝo pligrandiĝis en [[441]] per la entroniĝo de la [[eŭnuko]] [[Krisapio]], kiun li mem baptis. Troigante ĉi tiun amikecon, li komencis ataki ĉiujn kiuj ŝajnis simpatiantoj de la [[nestorianismo]], sen pardoni eminentajn episkopojn kaj orientajn doktorojn, tiajtiajn kiaj [[Teodoreto de Ciro]], [[Ibas de Edeso]] kaj eĉ al Domno de Antioĥio. La [[8-a de novembro]] [[448]], en regiona sinodo en Konstantinopolo, prezidita de la patriarko [[Flaviano de Konstantinopolo|Flaviano]], [[Eŭsebio de Dorileo]], unu el la unuaj elstaruloj kiuj publike denuncis la erarojn de [[Nestorio]], akuzis Eŭtikon je herezo. La sinodo, post hezitigahezitigaj rezolucioj influitaj de politikaj okazintaĵoj, finiĝis per kondamnado al Eŭtiko kiel herezulo.
 
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Koncilio de Kalcedonio]]
 
[[Kategorio:Monaĥoj]]
[[Kategorio:Kristanoj]]
[[Kategorio:Ekumenaj Koncilioj]]
 
 
[[ar:أوطاخـي]]
[[de:Eutyches]]
[[es:Eutiques]][[en:Eutyches]]
[[en:Eutyches]]
[[fr:Eutychès]]
[[hu:Eutükhész]]
173 166

redaktoj