'''Eŭtiko''', greke ''Eutiĥes'', estis greka monaĥo, iniciatinto de la [[monofizidismo]], doktrino konsiderata kiel [[herezo]] por la [[Romkatolika Eklezio]] kaj la [[Ortodoksa Eklezio| Ortodoksa]]. Eŭtiko naskiĝis en la jaro [[378]], probable en [[Konstantinopolo]]. Ankoraŭ tre juna, li sin dediĉis al la monaĥa vivo en [[monaĥejo]] de la [[ĉefurbo]], kie li havis kiel instruisto, deklaritan malamikon de [[nestorianismo]], nomata Maksimo. En tiu ricevita edukado oni devas serĉi la radikojn de lia malamo kontraŭ la doktrino de la du naturoj. Ordinita kiel [[pastro]] kaj poste elektita kiel monaĥejestro, komencis aktive partopreni la doktrinajn diskutojn de tiu [[epoko]].