Hesio-Darmstadt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Map-DR-Hesse.svg|250px|thumb|right|Situo de la grandduklando Hesio en la Germana Regno]]
'''Hesio-Darmstadt''' aŭ '''Hesujo-Darmstadt''' (aŭ '''...-Darmŝtato'''), germane ''Hessen-Darmstadt'' {{prononco|'''hes'''n '''darm'''ŝtat}}, estis historia [[Germanio|germana]] ŝtato kun ĉefurbo [[Darmstadt]], situanta proksimume en la sudo kaj mezo de la nuna [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Hesio]], kiu ekzistis kun diversaj [[ŝtatformo]]j kaj nomoj de [[1567]] ĝis [[1945]].
 
Kiel ĝia najbaro kaj rivalo [[Hesio-Kaselo]] dum pluraj jarcentoj, la '''landgrafujo Hesio-Darmstadt''' ekestis en 1567 per la divido de la iama [[landgrafujo Hesio]]. Dum preskaŭ 400 jaroj la du iamaj landgrafujoj restis disigitaj. Post la [[Napoleono|napoleona]] erao kaj la [[Viena Kongreso]], la norda, Hesio-Kaselo, eliris kiel "elektoprinclando Hesio"; la suda, Hesio-Darmstadt, kiel "'''[[grandduklando]] Hesio'''". Ambaŭ Hesioj fariĝis partoj de la [[Germana Regno]]: La estinta elektoprinclando fariĝis [[prusia provinco]], la grandduklando fariĝis memstara membro-ŝtato de la Regno.