Eklezio de la Unuiĝo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
e (roboto aldono de: ca:Església de la Unificació)
La kredaro venas de la verko '''[[La Dia Principo]]''', prezentita en [[1957]] kaj la '''Cheon Seong Gyeong''' kiel “definitiva testamento” kaj “lasta revelacio”. La aserto de la fondinto, je lia 16jariĝo li estis taskita de Dio unuigi ĉiujn malnovajn religiajn kredojn per nova [[Kristanismo]]. Lia interpretado de la mondo, radike dualista, prezentas la batalon de la bono kaj la malbono, la dua identigita kun [[socialismo]], la [[liberalismo]] kaj [[ateismo]]. Post la abandono de lia unua edzino, la dua geedziĝo de Moon, estis kun 18-jara studentino, Hak Ja Han, kaj kompletigis sian kosmogonion per la nocioj de “Vera Patrino” kaj “[[Peko|Senpekaj]] Filoj”, t.e.: la edzino kaj filoj. Liaj posteuloj estas destinataj batali kontraŭ [[Satano]] kaj heredi la promesitan teron (Cheon Il Guk/La Regno de Dio surtere). Ĉiu okazintaĵo de sia vivo estas eksplikata kun religia signifo, justigita de Moon pro lia rekta konektiĝo kun [[Kristo]] kaj [[Budho]].
 
La kaptado kaj dresado, pere de vizitoj pordo-post-pordo kaj publikaj reklamoj, koncentriĝas en la serĉado de junuloj kiujn ĝi instigas servi [[Dio]]n kaj oderioferi siajn penojn cele al pli bona mondo. Ekzistas multombraj institucioj kiuj servas laŭ tiu ĉi celo, rimarkindas la "Akademio de instruistoj por la Monda Paco aŭ Asocio de Volontulaj Kuracistoj". Aliaj grupoj je la servo de la Moon-sekto estas la Klubo de Amikoj de la Junularo de la Morgaŭo aŭ la Grupo de Japanaj Universitatoj por Baza Esplorado. Por plenigi la proselitismosistemon ĝi eldonas bultenojn, tagĵurnalojn kaj broŝurojn kaj interne kaj ekstere, per nomoj kiaj “Sciado”, “Religia Tagĵurnalo” aŭ “Familio”.
[[Image:Bodacolectivasectamoon.jpg|200px|right|thumb|Amasa Geedziĝceremonio.]]
 
Sennoma uzanto