Henriko la 3-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|Henriko la 3-a '''Henriko la 3-a''' (n. la 1-an de oktobro 1207, m. la 16-an de novembro 1272) estis reĝo de [[Anglio...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Kiam Johano mortis, la franca reĝo subtenis ribelon de multaj anglaj baronoj. Pro tio la kronado estis tre simpla afero ĉeestata de malmultaj gravuloj. Pro ordono de la [[papo]], kiu kredis ke Henriko ne kroniĝis laŭ la formalaj ekleziaj ritoj, okazis dua kronado en 1220. [[Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke)]] servis kiel regento ĝis sia morto en 1219, subpremis la ribelon, kaj reeldonis la [[Magna Carta]]. Post lia morto sekvis aliaj regentoj ĝis 1227.
 
==KonfiltojKonfliktoj kun nobeloj==
Le regado de Henriko estis plej konata pro konfliktoj kun nobeloj kiuj postulis pli da influo pri ŝatajŝtataj aferoj, kaj malkontentis pri francaj reĝaj konsuilistojkonsilistoj, inter kiuj estis [[Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester)]]. Tamen Simon poste alianciĝis al la malkontentaj nobeloj kaj iĝis ties estro. Kolerege Henriko akuzis lin pro delogo de sia fratino, kaj tio estigis grandan kverelon inter Simon kaj la reĝo. Dum la 1250-a jardeko okazis procezo kontraŭ Simon, kiu kalumnie akuziĝis pro agoj en [[Gaskonio]]: la nobeloj senkulpigis lin, tio kio ege malplaĉis al la reĝo. Sekvis enlanda milito dum la 1260-a jardeko. La ribelantaj nobeloj sub Simon de Montfort kaptis la plejparton de la regno, kaj, en 1264, Henrikon mem dum batalo ĉe [[Lewes]], [[Sussex]]. Ankaŭ la estonta [[Eduardo la 1-a (Anglio)]] kaptiĝis. Mallonge Simon de Montfort estis la fakta reganto de Anglio. Li alvokis ne nur nobelojn sed ankaŭ reprezentantojn de urboj kaj graflandoj al parlamento, sed tio ne tute plaĉis al la nobeloj.
 
En 1265 princo Eduardo eskapis kaj venkis Simon de Montfort dum la [[batalo de Evesham]]. Simon mortis batalante, kune kun multaj ribelantoj. Sekvis akra venĝo kontraŭ multaj nobeloj.
Linio 16:
Henriko antaŭeniris la veneradon de la [[anglosaksoj|anglosaksa]] reĝo [[Eduardo la Konfesanto]]. Aŭdinte ke tiu tre simple vestis sin, Henriko imitis lin. Eduardo la Konfesanto fondis [[Abatejo Westminster|Abatejon Westminster]], kaj pro tio Henriko deklaris ke [[Westminster]] estu la registara sidejo. Li plibeligis la abatejon.
 
Henriko estigis plurajn kontraŭ-[[judoj|kontraŭjudaj]]n dekretojn, inter kiuj unu devigis judojn porti "hontinsignon".
 
Li mem estis tre pia. Unu fojon kiam li vojaĝis al la franca kortego, li tiom prokrastiĝis pro mesoj ke [[Ludoviko la 11-a (Francio)]] ordonis pastrojn iri for de lia vojo. Laŭ la kronikisto [[Roĝero de Wendover]], Henriko diris, "Se [[la ekleziuloj]] konscius kiom mi, pro honoro al la Dio, timas ilin kaj kiom mi deziras ne ofendi ilin, ili tretus min kiel malnova eluzita ŝuo."
 
==Edziĝo kaj idoj==