La Neuveville (distrikto): Malsamoj inter versioj

Neniu resumo de redakto
 
==Geografio==
La distrikto La Neuville situas inter la sudokcidenta bordo de la [[Lago de Bielo]] kaj la [[Ĵurasa montaro|ĵurasa]] montopinto [[Chasseral]]. La plej alta punkto de la distrikto troviĝas sur la kulmino de Chasseral je altedo de 1607 m [[s.m.]], dum la plej malalta punkto estas la [[Lago de Bielo]] kun alteco de [[429]] m [[s.m.]] Laŭ loĝantaro la distrikto estas la plej malgranda de la kantono kaj laŭ areo nur la [[distrikto Bielo]] estas pli malgranda.
 
==Trafiko==
Laŭ longe de la lagobordo pasas tra la distrikto la trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Bielo]] al [[Neuŝatelo]] kaj paralele la [[svisa aŭtovojo A5]], kiu inter la urboj La Neuveville kaj Bielo ankoraŭ (stato en decembro 2009) ne estas finkonstruita. Al la vilaĝoj pli supre sur la deklivo de Ĵuraso kondukas [[funikularo|funikularoj]].
 
==Komunumoj de la distrikto La Neuveville==