Indiĝenaj aŭstralianoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pl:Aborygeni australijscy
Linio 33:
Indiĝena kranio de batalinto de la 19-a jarcento nomita ''Yagan'' estis redonita de la Urba Muzeo de [[Liverpool]] en 1997 post kiam ĝi estis entombigita en la tombejo de [[Everton (Victoria)|Everton]]. Tio instigis ondon da polemiko pri ties reveno al Aŭstralio kiam komunumestroj ne povis decidi kien entombigi ĝin kaj aliuloj diris, ke ĝi ne devis reveni al sia hejmlando.
 
En januaro 2006, [[National Museums Liverpool]] ricevis peton por la reveno de ĉiuj aŭstraliaj homaj restaĵoj en ĝia posedo. Poste estis decidita pri revenigo de la restaĵoj de tri individuoj. En majo de 2009 estraro de la muzeo transdonis al reprezentantoj de la popolo Ngarrindjeri homan kranion, kiu havas por tiu trajbotribo fortan spiritan kaj religian signifon. Ĝi estis aĉetita en [[1948]] de Dro [[William Broad]] de Liverpool, kiu vizitis Aŭstralion inter 1902 kaj 1904 kaj eldonis verkojn pri aŭstraliaj skeletaj restaĵoj. La Ngarrindjeri (signifo: ''la Popolo'') estas grupo de 18 klanoj aŭ "lakinyeri" kiuj parolas similajn dialektojn kaj havas familiajn konektojn ĉirkaŭ la malalta parto de la rivero [[Murray (rivero)|Murray]], la okcidenta [[duoninsulo Fleurieu]] kaj [[Coorong]], en suda Aŭstralio.
 
Ceteraj restaĵoj revenos sekve de konsultoj kun la aŭstraliaj indiĝenaj komunumoj de la lokoj de kie ili devenas. Kelkaj el ili estis kolektitaj en la [[insulo Darnley]] en la [[Markolo de Torres]] inter Aŭstralio kaj [[Nov-Gvineo]], de esploristoj dum vojaĝo de la [[Rattlesnake]] en 1849. La muzeo akiris ilin de la Muzeo de la Kastelo de [[Norwich]] en 1956. La aliaj restaĵoj kredeble devenas de norda [[Kvinslando]]. Ili estis alportitaj al la Muzeo de Liverpool de la Wellcome Historia Kuraca Muzeo en [[Londono]], en 1981. Ĉi tiu muzeo posedis ilin ekde 1933.