Nidau (distrikto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
 
==Historio==
La [[Kastelo Nidau]] de la [[Grafoj de Neŭŝatelo]], kiu situas sur la insulo inter la rivero [[Zihl]] kaj la Nidau-Büren-Kanalo, fariĝis en la 12-a jarcento la centro de la senjorujo de la familia linio Neŭŝatelo-Nidau kaj kune kun Erlach la centro de ilia Senjorujo Nidau. Kastelo kaj urbo estis servuto de la [[Princepiskopejo de Bazelo]], kiel estis dokumentita en la jaro [[1329]]. Post la morto de la Grafo Rudolfo la 4-a en la jaro [[1375]] la episkopo de [[Bazelo]] volis validigi kiel servutestro siajn privilegiojn okupante la urbon Nidau, sed la heradantoj de Rudolfo la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj la [[Grafoj de Thierstein]] por pelis kaj venkis lin dum la [[Batalo de Schwadernau]] en la jaro [[1376]]. Nidau fariĝis nun kiburga kaj post ties formorto [[Habsburgoj|habsburga]] en la jaro [[1379]]. Ĝi tiam parte estis pandigita al la urbo [[Friburgo]]. Post sieĝo en la jaro [[1388]] la senjorujo fariĝis posedaĵo de [[Berno]] kaj [[Soloturno]]. Post divido de la interessferoj de la du urboj en la jaro [[1393]] Nidaŭ fariĝis berna [[vokto|voktejo]], kio ĝi restis ĝis la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]]. Dum la tempo de la [[Helveta Respubliko]] de 1798 ĝis [[1803]] la iama voktejo Nidau estis dividita inter la helvetaj distriktoj Seeland kaj Büren. En la jaro [[1803]] estis kreita okaze de la restaŭracio la berna ĉefdistikto Nidau, al kiu ankaŭ apartenis la posta [[distrikto Bielo]]. En [[1831]] per la nova berna konstitucio la antaŭa ĉefdistrikto Nidau estis dividita inter la postaj distriktoj Bielo kaj Nidau. Ek de [[1997]] la distrikto Nidau apartenas al la [[administra regiono Berna Ĵuraso-Seeland]] kun la tribunalo en Bielo kaj la terenregistro en Nidau.
 
==Komunumoj de la distrikto Nidau==