Daŭfenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Dauphiné
Alidirekto al "Daŭfinato"
Linio 1:
#ALIDIREKTU[[Daŭfinato]]
[[Image:Dauphin Arms.svg|thumb|200px|Blazono de Dofineo]]
[[Image:Dauphiné.JPG|thumb|200px|Situo de Dofineo]]
'''Dofineo''', aŭ '''Daŭfinato''' ([[arpitana|arpitane]]: ''Darfená''/''Dôfenâ'', [[okcitana|okcitane]]: ''Daufinat'' [[franca|france]]: ''Dauphiné'') estas historia provinco [[Francio]] koresponda al la hodiaŭaj francaj departementoj [[departemento]] de [[Isère]], [[Drôme]] kaj [[Hautes-Alpes]].
 
La norda parto de Dofineo situas en [[Arpitanio]] kaj suda en [[Okcitanio]], oriente de la rivero [[Rodano]], sude de [[Savojo]] kaj norde de [[Provenco]], kiu etendiĝas ĝis la limo al [[Italio]].
 
Konataj pejzaĝoj estas la [[Dofineaj Alpoj]], [[Pelvoux]], kiun limigas la valoj de riveroj ''[[Romanche]]'', ''[[Durance]]'' kaj ''[[Drako (rivero)|Drac]]'', kaj ties antaŭalpoj kun la regionaj naturparkoj ''[[Vercors]]'' kaj ''Grande [[Chartreuse]]''. Ilin vizitas multaj turistoj. La ''Pelvoux''-montomasivo famas pro ĝiaj montegoj kaj la nacia naturparko ''Parc National des Écrins''. Sude de [[Grenoble]] troviĝas du nekonataj kvankam belaj valoj : ''Matheysine'' (ĉefurbeto [[La Mure]]) kaj ''[[Trièves]]'' (ĉefurbeto [[Mens]]). La malpli montara parto ''Malsupra Dofineo'' (''Bas-Dauphiné''), proksime al rivero Rodano, estas vaste uzata por agrikulturo.
 
Konata urbo kaj historia ĉefurbo de Dauphiné estas [[Grenoble]].
 
==Historio==
De la 11-a ĝis la 14-a jarcento Dofineo estis memstara [[Feŭdismo|feŭda ŝtato]], en kiu unuiĝis [[franca|franc-]] kaj [[okcitana|okcitanparolantaj]] teritorioj, kiuj antaŭe apartenis al la [[burgundoj|reĝejo de burgundoj]], poste al la [[Franka Imperio]] kaj fine al la [[Sankta Romia Imperio]]. La lasta reganto de Dofineo, Humberto la 2-a, restis sen gefiloj kaj en 1349 vendis la landon al la franca reĝo [[Karlo la 5-a (Francio)|Karlo la 5-a]].
 
La blazona simbolo estis kaj restis [[delfeno]]. En la vorto ''delfeno'' originas la nomo [[Dofineo]]. Kiam Dofineo fariĝis kerna parto de la franca regno kaj laŭstatuta [[apanaĝo]] por la franca [[kronprinco|tronheredonto]], ankaŭ tiu, la estonta reĝo, ricevis la titolon "Dauphin", do ''delfeno''.
 
Dofineo ludis gravan rolon por la [[Franca revolucio]]: jam en 1763 Dofineo ribelis kontraŭ la reĝaj impostoj, kaj en 1788 la Grenoblanoj defendis sian parlamenton kontraŭ reĝaj trupoj senditaj por dissolvi ĝin.
 
Dum la Dua Mondmilito germanaj trupoj okupis grandan parton de Francio, tamen en [[Savojo]] kaj Dofineo [[Résistance]] sukcesis teni sian pozicion, aparte en la malfacile enirebla [[Vercors (montomasivo)|Vercors-montaro]].
 
==Famaj personoj==
Henry Beyle, konata per la pseŭdonimo [[Stendhal]]
 
Pierre du Terrail, la [[Chevalier de Bayard]], konata kiel "kavaliro sen timo kaj manko", kuraĝa batalanto en la militoj kontraŭ Italio en la 15-a jarcento.
 
[[Kategorio:Arpitanio]]
[[Kategorio:Francio]]
 
[[af:Dauphiné]]
[[an:Delfinato]]
[[ca:Delfinat]]
[[da:Dauphiné]]
[[de:Dauphiné]]
[[en:Dauphiné]]
[[es:Delfinado]]
[[eu:Dofinerria]]
[[fi:Dauphiné]]
[[fr:Dauphiné]]
[[frp:Dôfenâ]]
[[gl:Delfinado]]
[[it:Delfinato]]
[[ja:ドーフィネ]]
[[la:Delphinatus Viennensis]]
[[lb:Dauphiné]]
[[nl:Dauphiné]]
[[nn:Dauphiné]]
[[no:Dauphiné]]
[[oc:Daufinat]]
[[pl:Delfinat]]
[[pt:Delfinado]]
[[ro:Dauphiné]]
[[ru:Дофине]]
[[sl:Daufineja]]
[[sv:Dauphiné]]
[[tr:Dauphiné]]