Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 9:
Saluton, vi kreis paĝon pri [[hermafrodito en civila rajto]], sed mi ne scias, ke oni nomus homojn [[hermafrodito]]. Eble vi pensis la anglan terminon ''shemale'', por kiu estas ĉi tie [[virin-viro]] aŭ [[kathoey]]. Ĉiukaze, la hermafrodito estas neuzata ĉe homoj, do via paĝo efikas iom strange. [[Vikipediisto:Zuazua|Zuazua]] 08:08, 2. Dec 2009 (UTC)
:Kio estas ne klaraj seksorganoj? Ĉu eĉ ne kuracisto vidis ilin? [[Vikipediisto:Zuazua|Zuazua]] 08:36, 2. Dec 2009 (UTC)
 
== Tro emocia diskuto? ==
 
Saluton, kara anonimulo,
 
Mi bedaŭras, ke via – sendube interesa – artikolo pri [[Hermafrodito en civila rajto‎]] (ne "rajto"; estu "juro") havis iom kaosas historion. Mi opinias la temon ne malgrava, kaj mi scias, ke ekzistas individuoj, ĉe kiu eĉ medicinistoj dubas pri la sekso.
 
Por esti utila, Vikipedio klopodas pri klara strukturo de siaj artikoloj. Tial estis bone meti la jurajn aspektojn de la temo al aparta artikolo. Por esti ĝusta, Vikipedio klopodas indiki kontroleblajn fontojn; sed tiurilate multaj niaj artikoloj havas mankojn. Mi bonvenigus artikolon pri tiu temo, sed en iom pli enciklopedieca stilo. Ekzemple ĝi ne tro baziĝu sur aktualaj diskutoj, ĉar ili forgesiĝas. Kaj ĝi evitu subjektivajn asertojn ("Oni nur volas montri unu ekzemplon de problemsolvo"), kiujn aliaj eble ne povas konsenti aŭ eĉ perceptas kiel kulpigon.
 
Mi ŝatus, se vi – laŭeble ne anonime – plu kontribuos al nia vikipedio, iom bremsante vian emon esprimi proprajn opiniojn.
 
– [[Vikipediisto:Umbert'|Umbert']] 20:48, 10. Dec 2009 (UTC)