Tenzin Gyatso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-min-nan:Dalai Lama 14-sè
Linio 77:
 
==== Alilandaj rilatoj ====
Ekde [[1967]] ĝis [[2006]], la Dalai-lamao entute vizitis kvardek-ses [[ŝtato]]jn. Li cetere regule renkontis la sinsekvajn [[papo]]jn: [[Paŭlo la 6-a]] en [[Vatikano]] en [[1973]], [[Johano Paŭlo la 2-a]] unue en [[1980]] kaj ankaŭ poste en [[1982]], [[1986]], [[1988]], [[1990]] kaj [[2003]], kaj antaŭ nelonge [[Benedikto la 16-a]]. Li ankaŭ interparoladis kun la [[ĉefepiskopo de Canterbury]] kaj aliaj ĉefoj de la [[anglikanismo|anglikana]] eklezio en [[Londono]]. Fine, li ankaŭ renkontis [[Judismo|judajn]], [[Sikismo|sikajn]], [[islamano|islamanajn]] kaj, [[Hinduismo|hinduajn]] kaj [[Oomoto|Oomoto-ajn]] oficialulojn.
 
La [[23-a de septembro]] [[2007]], la dalai-lamao renkontis por la unua fojo oficantan germanan [[kanceliero]]n. Temis pri [[Angela Merkel]], kun kiu li parolis dum unu horo. La dalai-lamao regule vizitas [[Germanio]]n, kie la opinisondoj indikas ke li estas pli populara ol la germandevena papo [[Benedikto la 16-a|Benedikto]].<ref>Irlanda gazeto ''The Irish Times''; eldono de la 24/09/2007</ref> Okaze de la renkontiĝo, li dankis Angela Merkel por «daŭrigi malnovan amikecon» kaj notis ke «multaj ceteraj potenculoj surprize malkontaktiĝas [kun li]».<ref name="ReferenceA">Intervjuo kun germana gazeto ''Süddeutsche Zeitung'' tuj post la renkontiĝo.</ref> Dumtempe, pluraj germanaj alilandanalizistoj maltrankviliĝis pro la eblaj malbonaj konsekvencoj de la renkontiĝo en la rilatado kun la [[Popolrespubliko de Ĉinio]]. Efektive, tuj post la novaĵo disvastiĝis, la germana ambasadoro en [[Pekino]] estis kunvokita kaj admonita, kaj la ĉinaj aŭtoritatoj furioze mallaŭdis la okazaĵon. La dalai-lamao certigis ke la german-ĉinaj rilatadoj pluestos bonaj: «Ili nur testas iliajn limojn» <ref name="ReferenceA"/>