DNA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lo:DNA
Eynar (diskuto | kontribuoj)
Linio 33:
== Strukturo ==
 
Laŭ la propono de [[James Watson|Watson]] kaj [[Francis Crick|Crick]], DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo.<ref name=Watson>Watson J, Crick F (1953). "[http://profiles.nlm.nih.gov/SC/B/B/Y/W/_/scbbyw.pdf Molecular structure of nucleic acids; a structure for deoxyribose nucleic acid]". ''Nature'' '''171''' (4356): 737-8. - PMID13054692 </ref> La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj[[bazoparo]]j (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn
sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.