Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
La papiĝo de Borgia ne alarmis multe en tiu tempo, krom ĉe tiuj, kiuj lin konis; cetere lian papadon signis tuj pli severa administrado pri la justico kaj ordigita regado, kio kontentige kontrastis kun la anarkio de la antaŭa papado, sed estus akompanata de granda ekstera pompado. Ne necesis tamen multe da tempo antaŭ ol manifestiĝis lia senbrida pasio por la riĉigo de siaj parencoj kostopage de la Eklezio. Tiucele li estis preta je ajna krimo kaj por dronigo de Italio en militon. Cezaro, tiam 16-jara junulo kaj studento en Pizo, estis farita ĉefepiskopo de Valencio, lia nevo Johano ricevis kardinalan ĉapelon, kaj por la duko de Gandio kaj Ĝufro la papo intencis fari por li feŭdojn el la papaj ŝtatoj kaj la Napola Reĝlando. Inter tiuj feŭdoj estis Ĉervetro kaj Angilaro, kiujn ĵus akiris Virĝinio Orsino, ĉefo de potenca kaj tumultema familio dank' al la mona apogo de Ferdinando la 2-a, reĝo de [[Napolo]] (Don Ferrante). Ĉi-lasta ekkonfliktis kun Aleksandro, kiu alianciĝis kun la malamikoj de la reĝo, precipe la familio Sforzo, landsinjoro de [[Milano]].
 
LiaInter filinoliaj estisgefiloj famiĝis Cezaro kaj [[Lucrezia Borgia]].
 
Freŝdataj historiaj esploroj, dum konfirmas la multajn varispecajn difektojn en tiu papo, malpliigas aŭ nuligas aliajn ne mapli senhonorigajn. Ekzemple, tiu de la akuzo pri incesto kun la filino Lukrecia. Tiu ĉi, dektriajraĝa, estis praktike devigata edziniĝis al kvardeksepjaraĝa Johano Sforzo el Pesaro, kun kiu tamen neniam konkretiĝis edzinecaj agoj (eble pro lia sekssenpotenco): pro tio eklezia tribunalo verdiktis senvalidecon de la geedziĝo pro manko de seksa plenumo, kaj la neplenumo estis dokumentita per medicinista konstato pri integra virgeco de Lukrecia tiam deksepjara: tiu integreco igas senfundamenta la akzo pri incestecajn rilatojn de la papo Borgia.
 
Oni reliefigas ankaŭ la sinceran devotecon de tiu papo kiu facile transiradis el kondutoj senrespektaj al la katolika moralo al praktikoj de preĝado kaj pentofaro. Krome li sincere kaj konvinkite zorgegis por ke disvastiĝu la ĉiutaga rozario, favoris kaj plisolidigis la kulton pri la Sanktega Sakramento. Tiu kontrasto inter malmorala konduto kaj religia sincereco, trans ĉiu ebla homa senkohereco, inolukas la dubon ke tiu homo suferis pri personecmisfartoj.
 
Sammaniere oni atentigas ke la apogo liverita al la filo Cezaro ekscese agresanta (laŭdata tamen de [[Machiavelli]]) por la reelstablo de la suveneco de la papa ŝtato en Romanjo en kiu la papaj delegitoj agadis kiel Sinjorioj sendependaj kaj despotaj, estis, en la papo, orientita al la sama celo pli ol al senskrupula krueleco en uzado de la milita forto. Por atingi tiun ŝtatan integrecon kaj defendi al Aleksadro la 5-a ne mankis okazon por komprenigi ke mem estas preta uzi soldularmeon por okupi teritoriojn de najbaraj landoj.
 
Plue al oni plaĉas romarki ke, inter la potilikaj sukcesoj en la tiutempaj kontraŭaj cirkonstancoj, ne justus subtaksi lian politikon de tolero koncerne hredojn. Kiam tiuj estis forigitaj el Hispanio kaj estis neakceptitaj en Florenco, Milano, Napolo, Venecio kaj aliloke, Papo Borgia loĝigi en sia teritorioj 8.000 el ili, kaj publike monpunis romajn hebreojn kiuj, timinte perdi sian civitanan staton, tro insistis, eĉ per mondonacoj, por ke la azilo ne estu koncedita. Li ankaŭ establis akcepto-centron sur la Appia antikva. Pro tia tolero la papo estis epitetata “marrano”, plimalbonigo de la termino “konverso”. En proceso en Romo kontraŭ 180 marranoj, li volis akceptis ilian proponon de repaĉiĝo; nur unu el ili estis bedaŭrinde mortopunita. Vidu: La leggenda nera di Papa Borgia , 2008, Verona ISBN:978-88-89913-88-8)