Baza paro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eynar (diskuto | kontribuoj)
aldonitaj figuroj por la du bazaj paroj de DNA
Eynar (diskuto | kontribuoj)
oni klarigis, kial AT (aŭ AU) kaj GC estas la ĉefaj bazoparoj
Linio 2:
[[Dosiero:GC DNA base pair-eo.svg|thumb|right|300px|Guanin-citozina baza paro, kun tri [[hidrogena ligo|hidrogen-ligoj]].]]
 
Oni nomas '''baza paro''' aŭ '''bazoparo''' en la [[molekula biologio]] ĉiun el la la nukleotidaj paroj, kiujn interligas hidrogenaj ligoj en la komplementaj DNA- aŭ RNA-fadenoj. Ĉar la DNA havas duoblan fadenon, la nombro de la bazoparoj egalas al la nukleotida nombro de la unu aŭ la alia fadeno.

En la DNA [[adenino]] (A) pariĝas kun [[timino]] (T) kaj [[guanino]] (G) kun [[citozino]] (C), dum en la [[RNA]] kontraŭ la adenino troveblas uracilo (U). Tio ĉi okazas pro du ĉefaj kialoj:
 
* la distanco de ligo inter la karbonoj 1' de adenino kaj timino (aŭ uracilo, se temas pri RNA) similas al distanco de ligo inter la karbonoj 1' de guanino kaj citozino (ambaŭokaze de 1.08 [[nanometro|nm]]). Aliaj kombinoj kreus malsamajn distancojn en la monomeroj de la DNA-fadeno, tiel ke la duobla fadeno ne estus sufiĉe stabila (ekzemple, adenino kun adenino havus tro grandan distancon en tiu parto de la DNA-fadeno).
* aliaj kombinoj ne ebligus stabilajn hidrogen-ligoj. Ekzemple, timino kun citozino havus similan distancon ol timino kun adenino, sed pro la strukturo de ambaŭ molekuloj, stabila hidrogen-ligo ne eblus.