Chrudimka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[:Kategorio:Riveroj en Ĉexhio]]}}
 
Chrudimka (''Ĥrudimka'') estas rivero de la [[regiono Pardubice]] en [[Ĉeĥa respubliko]]. Antaŭe ankaŭ nomata ankaŭ Kamenice aŭ Ohebka (laŭ la burgo Oheb). La rivero mezuras 104,4 km kaj la areo de la riverbaseno estas 858,5 km2.
 
==Karaktero de la fluejo.==
La rivero elfontas en supermara alteco 680 metrojn super la vilaĝo [[Filipov]]. Kiel la ĉefa fonto, el kelkaj, estas trovita puteto en „Malnova barita arbaro“. Supera kaj meza partoj de la rivero Ĥrudimka estas ornamataj per pitoreska naturo de Ĵdjara montetaro (Žďárské vrchy) kaj Feraj montoj (Železné hory). Kiel pli granda rivereto ĝi enfluas en akvo-rezervujon [[Hamry]] ĉe urbeto [[Hlinsko]]. Jam kiel rivero ĝi fluas tra Hlinsko kaj per multaj meandroj plibeligas protektitajn naciajn komemoraĵojnmemoraĵojn [[Reĝa segilo]] ( Králova pila) kaj [[Gaja monteto]] (Veselý kopec). La rivero poste trafluas en profunda intermontejo, kie sub la ruino de iama burgo Oheb je momento haltigas la akvon valbaraĵo [[Seč]]. Post du kilometroj estas baraĵo Seč II, kaj pluaj baraĵoj Křížanovice I. kaj Křížanovice II. Suba parto, kiam la rivero postlasas la urbon [[Chrudim]], trafluas jam en riverbaseno de Elbo. En ebena parto la traflua rapideco malgrandiĝas, do ofte en tiu ĉi areo ekestas danĝero de inundoj. En Ĥrudimka enfluas tie ĉi ankaŭ rivero [[Novohradka]]. Jam en [[Pardubice]] en la riveron enfluas artefarita kanalo [[Halda]], restaĵo post eksa fiŝlaga sistemo en ĉirkaŭaĵo de urbo [[Pardubice]].Post 104,4 km, super elba riverkluzo, la akvo de Ĥrudimka miksiĝas kun akvo de [[Elbo]] (Labe).
 
==Akvobaraĵoj kaj profituzo.==