Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
→‎Landonomoj: nova sekcio
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
 
Saluton, Simon Peter Hughes! Mi ĵus malfaris viajn lastajn ŝanĝojn rilate al [[Historio de la templanoj]]. Oni nuntempe uzas ambaŭ formojn de landnomoj en Esperantujo, kaj ankaŭ en Vikipedio. La uj-formo tute ne estas malmoda formo, kontraŭe, pli kaj pli da Esperantistoj uzas ĝin. Vidu la artikolon [[Listo de landnomoj]] kaj ties fonton, la paĝon de la [http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html Akademio de Esperanto]. Ankaŭ jena ligilo povus helpi [http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Kritika_Konsidero_pri_-io_kaj_-ujo]. Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 11:44, 14. Dec 2009 (UTC)
 
Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron [[Rusoj loĝas en Rusujo]] de [[Anna Löwenstein]] en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 12:24, 14. Dec 2009 (UTC)