Politika scienco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gv:Oaylleeaght pholitickagh
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''politika scienco''' (aŭ ''politikologio'' aŭ ''politikscienco'') estas relative freŝa disciplino. Iuj datas la ekeston (almenaŭ por la [[Moderno|moderna]] politika scienco), je la [[16-a jarcento]] kun [[Makiavelo]] (disiĝo de la [[moralo]] kaj de la [[politiko]]). Jam en la [[antikvo]] ekzistis formoj de ŝtatoj, la ''polis'' ([[greka lingvo|greka]] vorto, kiu donis la vorton ''politiko'' kaj kiu signifas [[civito]]) en la [[Grekio|greka]] [[demokratio]], kaj la ''Res Publica'' (la publika afero), kiu starigis la egalecon de ĉiu pri la [[Politika rajto|politikaj rajtoj]] en la antikva [[Romo]] (krom la [[sklaveco|sklavoj]]).
 
Sed estis reale je la meza [[19-a jarcento]], ke komenĉigis la politika kaj [[sociaj sciencoj]], precipe dank' al ŝanĝoj generataj de la [[industria revolucio|industria epoko]]. Tiu [[industriiĝo]] influis la sociajn sciencojn (novaj sociaj kategorioj, [[firmestraro]], [[laboristaro]]) kaj la kreskon de komunikiloj kaj transportado. Estis ankaŭ la fino de la grandaj esploroj, oni strebis por kompreni la mondon kaj ĝian funkciadon. Oni spektis al la kresko de la [[individuismo]], kaj reagas al ĝi, al la sorirado de la [[Naciismo|naciismoj]]. Grava ŝanĝo: la dia mano estis elpuŝata de la [[sciencismo]]; ĝis tiam, la kleruloj devis koni ĉiujn disciplinojn, sed pro la multego de la novaj disciplinoj, ĉiuj sciencistoj povis ekde tiam dediĉi sin al sia disciplino.