Diskuto:Genaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eynar (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Laŭ mi, estas grave uzi la vorton '''genomo''' kaj gardi la vorton genaro por simple paroli pri aro da genoj. Ankaŭ oni ofte devas paroli pri aro da genoj sen ke nepre temu pri genomo. Do, laŭ mi, ni distingu genomo disde genaro, krom se oni parolus pri genaro kaj tutgenaro (kiu estas genomo). Tamen, genomo estas ja plej internacia vorto, krome la ne oficiala afikso '''omo''' povas utili en aliaj vortoj kiel '''proteinomo''', '''transskribomo'''... Nur uzi la afikson '''aro''' ŝajnus al mi iom povra.
:La uzo de la afikso AR ĉiam donas iun specialan signifon al vorto: "Arbaro" ne estas ajna aro de arboj, kaj "homaro" ne estas ajna aro de homoj. Legu pri tio en [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/ar.html PMEG]. Tie estas skribite ke "AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj". Kun tio konsentas la PIV-a difino de "genaro" ("Tuto de la genoj de individuo, manifestiĝantaj aŭ latentaj") kaj la difino en ReVo: "Tuto de la genoj de vivulo aŭ de specio". "Genomo" aliflanke troviĝas en neniu el la du vortaroj. Mi do nun ŝanĝas la titolon al "genaro". [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:54, 15. Mar 2009 (UTC)
::Mi samopinias kun Marcos, kaj mi ekuzos saman sufikson por ''proteinaro''. Fakte, kiam oni parolas pri "proteomo" aŭ "genomo" oni ja celas "aron da genoj" aŭ "aron da proteinoj" (ekzemple, en scienco oni ja parolas pri "la proteinaro/prote(in)omo de homo" aŭ pri la "proteinaro/prote(in)omo de la [[ciklo de Krebs]]"). Se la sufikso -om sonas pli bone (aŭ malpli povra) al nia orelo, tio estas nur pro tio, ke ni pli ofte aŭdis tiun vorton en aliaj lingvoj. Do, ni uzu la esperantan formon. [[Vikipediisto:Eynar|Eynar Oxartum]] 07:08, 15. Dec 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Genaro".