Holarktiso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Oloartico
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
==Ĉefaj biomoj==
La tipo de [[biomo]] trovata en difinita areo dependas de la [[latitudo]] kaj de la loka [[geografio]]. En la alta [[nordo]], zono de [[Arkto|arkta]] [[tundro]] ĉirkaŭas la [[marbordo]]n de la [[Arkta oceano]]. La [[grundo]] sub tiu teritorio estas [[Multjare frostiĝinta tero|ĉiamfrosto]]. En tiuj malfacilaj kreskadcirkonstancoj, malmultaj [[planto]]j povas postvivi. Sude de la [[tundro]], transe Nordameriko kaj Eŭrazio, la [[tajgo]] etendiĝas. Tiu ĉi karakteriziĝas je [[koniferarbaro]]. Suden ekde tie ĉi, la biomoj iĝas pli diversaj. Kelkaj areoj kovriĝas kun [[Klimato|klimate]] mezvarmaj [[prerio]]j aŭ [[stepo]]j, dum aliaj portas [[Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj|mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn]]. La [[Sudo|suda]] parto de la Holarkto ĝislimas la [[dezerto]]n kiu estas dominata de plantoj kaj bestoj akomodiĝantaj al la sekaj circonstancoj. <ref>Schultz, J. 2007 </ref>.
 
==Specioj kun holarkta disvastiĝo==
Linio 31:
[[Dosiero:Greenland Kangerlussuaq icesheet.jpg|thumb|300px|left|Ekstremaĵo de la glacikovraĵo apud Kangerlussuaq ([[Gronlando]]).]]
 
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en rifuĝejoj, malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]]. <ref> Stewart, J.R. and A.M. Lister 2001 ,608-613 </ref>.
 
Kie ajn tiuj areoj estas trovitaj, ili estas estiĝintaj fontoj de [[populacio]]j dum interglacialoj. <ref> {{en}} Taberlet, P. and Re.a. Cheddadi 2002 : Quaternary Refugia and Persistence of Biodiversity (in Science's Compass; Perspectives). ''Science, New Series'' 297:5589:2009-2010 </ref>. Kiam la [[glaĉero]]j retiriĝis, plantoj kaj bestoj rapide disvastiĝis en la nove malfermitajn areojn. Diferencaj [[taksono]]j diference reagis al tiuj rapide ŝanĝantaj cirkonstancoj. Arbospecioj disvastiĝis ekde refuĝejoj dum interglacialoj, sed laŭ diversaj [[Modelo (abstrakto)|modeloj]], kun malsamaj arboj dominante dum malsamaj periodoj. <ref> {{en}} Taberlet, P. and Re.a. Cheddadi 2002 : Quaternary Refugia and Persistence of Biodiversity (in Science's Compass; Perspectives). ''Science, New Series'' 297:5589:2009-2010 </ref>. [[Insektoj]], aliflanke, forŝovis siajn arealojn samtempe kun la klimato, tre altgrade persistante en kunteniĝo de specioj dum la epoko <ref> {{en}} Coope, G. R. & A. S. Wilkins, A.S. 1994 : The Response of Insect Faunas to Glacial-Interglacial Climatic Fluctuations [and Discussion] (in Historical Perspective). ''Philosophical Transactions: Biological Sciences'' 344:1307:19-26 </ref> Ilia altgrada moviĝemo al ili permesis moviĝi kiam la glaĉeroj progresis aŭ regresis, konservante ekvivalentan vivmedion spite al klimatj fluktuaĵoj. Malgraŭ ilia ŝajna manko de moviĝemo, ankaŭ plantoj sukcese kolonigis novajn areojn. Studaĵoj pri [[Fosilio|fosilia]] [[poleno]] indikas la [[Arbo|arban]] rekolonigon de tiuj terenoj je [[Eksponenta funkcio|eksponenciala]] rapideco. <ref> {{en}} Bennet K. D., Lawton J.H., Gibbs A., Williamson M.H., Holdgate M.W., Hamilton W.D., Conway G.R. 1986 : The Rate of Spread and Population in Increase of Forest Trees During the Postglacial [and Discussion]. ''Philosophical Transactions of the Royal Society of London''. Series B, Biological Sciences 314:1167:523-531 </ref> [[Mamuloj]] rekoloniigis je ŝanĝeblaj rapidecoj. Brunaj ursoj, ekzemple, rapidi moviĝis ekde refuĝejoj kiam la glaĉeroj retiriĝis, estiĝante unu el la unuaj grandaj mamuloj kiu rekoloniigis la teron. <ref> {{en}} Sommer, R. S. & Benecke, N. 2005 : The recolonization of Europe by brown bears Ursus arctos Linnaeus, 1758 after the Last Glacial Maximum. ''Mammal Review'' 35:2:156-164. </ref> La lasta glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, el kio rezultis la nuntempa [[distribuo]] de la ekoregionoj.
 
==Endanĝerigoj==
Linio 59:
*Schultz, J. 2007 : The Ecozones of the World. Translated by B. Ahnert. Second Edition. ''Springer Verlag'', The Netherlands. {{en}}
*Stewart, J.R. and Lister, A.M. 2001 : Cryptic northern refugia and the origins of the modern biota. ''Trends in Ecology and Evolution'' 16:11, 608-613. {{en}}
*Taberlet, P. and R. Cheddadi 2002 : Quaternary Refugia and Persistence of Biodiversity (in Science's Compass; Perspectives). ''Science, New Series'' 297:5589:2009-2010. {{en}}
 
==Eksteraj ligiloj==
*[http://www.unex.es/polen/FVE/biogeografia/geobo07c.htm Fitogeografiaj regionoj de la mondo] {{es}}