Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

114 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
==Specioj kun holarkta disvastiĝo==
[[Dosiero:Grizzly bear (PSF).png|thumb|150 px|left|Bruna urso]]
 
Diverseco de [[Besto|best]][[specio]]j estas disvastigita transe [[kontinento]]j tra granda parto de la Holarkto. Iuj de ili inkluzivis la [[Bruna urso|brunan urson]], la [[lupo]]n, la [[Ruĝa vulpo|ruĝan vulpon]], la [[gulo]]n, la [[alko]]n, la [[boaco]]n kaj la [[korako]]n.
 
 
La alko (''Alces alces'') estas la plej granda membro el la [[cervedoj]]. Ĝi troviĝas tra plejparto de la tajgo ekde [[Skandinavujo]] tra Eŭrazio kaj ĝis Nordameriko. En iuj areoj ĝi puŝas suden en la foliarbaron.
[[Dosiero:Caribou (PSF).jpg|thumb|150 px|left|Boaco]]
 
La boaco (''Rangifer tarandus'') troviĝas en tundroj kaj tajgoj de la nordaj partoj de la Holarkto. En Eŭrazio la besto estas [[Aldomigo|aldomigita]]. Ĝi konstituas plurajn [[subspecio]]jn, kiuj estas adaptitaj al diferencaj vivmedioj kaj geografiaj areoj.
 
==Origino==
[[Dosiero:Greenland Kangerlussuaq icesheet.jpg|thumb|300px|left|Ekstremaĵo de la glacikovraĵo apud Kangerlussuaq ([[Gronlando]]).]]
 
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en rifuĝejoj, malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]] <ref> Stewart, J.R. and A.M. Lister 2001 ,608-613 </ref>.
 
 
==Endanĝerigoj==
[[Dosiero:Greenland Kangerlussuaq icesheet.jpg|thumb|300px|left|Ekstremaĵo de la glacikovraĵo apud Kangerlussuaq ([[Gronlando]]).]]
 
Ĉar la Holarkto estas enorma areego, ĝi estas submetata al mondskalaj mediaj problemoj. La primaraj minacoj tra la ekozono rezultas el [[tutmonda varmiĝo]] kaj [[Habitato (ekologio)|habitat]]fragmentiĝo. La transa precipe gravas en la nordo, kie la ekosistemoj estas adaptitaj al la malvarmo. La dua pli observiĝas en la sudo, kie disvolviĝo superas.
 
40 827

redaktoj