Manierismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:منریسم
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Manierismo''' estas [[Eŭropo|eŭropa]] [[stilo|stil]][[fazo]] en [[pentrado]], [[konstruarto]], [[plastiko]], [[muziko]] kaj [[literaturo]], kiu sekvas post [[renesanco]], proksimume inter [[1510]] kaj [[1600]].
 
== ecaroEcaro ==
 
Manierismo karakteriziĝas per strebado al distinga [[maniero]] kaj al [[simetrio]] laŭ dukurbaj [[linio]]j. ĝin oni ofte nomas ankaŭ ''malfrua'' ''[[renesanco]]'', ĉar la manieristoj eliras de la renesanca [[formo|form]]paletro.
En [[Italio]] manierismo ampleksas proksimume la tempon inter [[1515]] kaj [[1600]]; en [[Francio]] de [[1550]] ĝis [[1610]], en [[Germanio]] la jaroj [[1560]] ĝis [[1610]]. En la [[literaturo]] la vorto estas uzata por la transira fazo inter renesanco kaj [[baroko]], kiu fazo daŭris ĝis ĉirkaŭ [[1630]]. Ĝi ampleksas plurajn naciajn stilkonceptojn; "marinismon" en [[Italio]], "gongorismon" en [[Hispanio]], "eŭfuismonbonvorto" en [[Anglio]], la "preciozan" literaturon en [[Francio]] kaj kelkajn variantojn de la germana baroko. Bazaj enhavaj karakterizaĵoj estas kontraŭteza, ambigua mondosento, kontraŭnaturalisma afekteco, neraciismaj pozicioj kaj elitemo. Unuflanka interesiĝo pri aĵoj problemaj, monstrecaj kaj bizaraj disformas la realon je io kvazaŭ fantazia, ĝin diserigas je sonĝobildoj kaj ofte ĝin troigas ĝis superrealeco. Lingvaj ecoj estas troabunda apliko de [[tropoj]], [[metaforo]]j kaj kleraj mitologiaj aludoj.
 
== artistojArtistoj ==
 
Ĉi [[nocio]]n enkondukis [[Giorgio Vasari]] por karakterizi la manieron aŭ stilon de la malfrua [[Mikelanĝelo|Michelangelo Buonarrotti]]. Poste ĝi ankaŭ aplikiĝis al liaj sekvantoj.