Hajko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
Linio 1:
[[Dosiero:Kokuho Jodoji Basho Haiku.jpg|thumb|right|180px|Tombo de [[Matsuo Basho]]]]
[[Dosiero:YosaBusonGrave.jpg|thumb|right|180px|Tombo de [[Yosa Buson]]]]
'''Hajko''' (el [[japana lingvo|japana]] 俳句, ''haiku'') estas tradicia [[Japanio|japana]] [[poeziaĵo]] konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj.
 
Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo.
 
Historie, hajko devenas el ''[[hokko]]'', la unua strofo de ''[[renko]]'' (ĉenpoemo verkita de pluraj poetoj).
 
Kun la parencaj formoj [[renko]], [[hajbuno]], [[hajgao]] kaj [[senrjuo]], hajko estas parto de la japandevena literatura ĝenro [[hajkajo]].
 
== Enhavo ==
Tradicie hajkoj uzas
# ''[[kigo]]n'' (prisezona vorto aŭ frazaĵo). Oni povas trovi liston de kigoj en ''saijiki'' (kigaro) laŭ la kvar [[sezono]]j (aŭ pli precize, laŭ la kvin sezonoj, ĉar en japana poezio oni nombras la unuajn du semajnojn de la nova jaro kiel aparta sezono).
# ''[[kireĵio]]n'' (cezurvorton). Kireĵio estas japana partikulo, kiu kapabligas hajkon memstari, kaj ofte dividas hajkon en du partojn. En Esperanto oni anstataŭas kireĵion per interpunkcio, aŭ simple uzas la sintaksajn dividojn de la hajko.
 
Sekvante la konsilojn de ''[[Parnasa Gvidlibro]]'' iuj esperantaj hajkistoj rimigas la finojn de la 1-a kaj 3-a linioj en siaj tradukoj kaj originalaj versoj. Tamen [[rimo]] estas fenomeno, kiu ne aperas en la japanaj hajkoj, kaj pluraj esperantaj hajkistoj ne rimigas siajn hajkojn.
 
Oni povas diferencigi du strukturojn de hajko: unu varianto priskribas nuran objekton kun ties agado; la alia enhavas du apartajn aferojn, kreante resonon kiu igas la leganton kontempli.
 
Hajko povas stari en proza kunteksto, kaj tiu kombinaĵo nomiĝas ''[[hajbuno]]''. Tiu tekniko uziĝas en literaj vojaĝimpresoj kaj taglibroj (ekz. [[Matsuo Basho|Basho]], [[Kobayashi Issa|Issa]]). Hajko en kombinaĵo kun pentraĵo nomiĝas ''[[hajgao]]'' (ekz [[Yosa Buson|Buson]]). Hajko (aŭ, pli precize, [[hokko]]) povas agi kiel unua strofo de [[renko]].
 
== Famaj hajkistoj ==
 
Inter la plej famaj japanaj hajkistoj estas:
* [[Matsuo Basho]] ([[1644]]-[[1694]])
* [[Yosa Buson]] ([[1793]]-[[1783]])
* [[Kobayashi Issa]] ([[1763]]-[[1827]])
* [[Masaoka Shiki]] ([[1867]]-[[1902]])
 
Ili estas La Kvar Grandaj Masteroj de hajko.
 
Fama esperantolingva hajkistino el [[Brazilo]] estas [[Fanny Luiza Dupré]]. En Esperanto gravas la laboro de la t.n. "[[Hajkista Klubo]]".
 
== Kelkaj hajkoj ==
La plej ofte citata hajko eble estas tiu ĉi de [[Matsuo Basho]]:<br />
(dekstre tradukoj de [[Kalman Kalocsay]] kaj [[Miyamoto Masao]])
 
{| width="90%" align="center"
| 古池や || ''furu ike ya'' || ''L' olda lageto''||''Lag' forlasita,''||''Jen akvo plaŭdis,''
|-
| 蛙飛び込む || ''kawazu tobikomu'' || ''Malgranda rano ensaltas''||''Kaj muta. Plaŭd'. Ensaltis''||''laget' malnova plonĝon''
|-
| 水の音 || ''mizu no oto'' || ''La plaŭdado de l' akvo''||''Rano subita.''||''de ran' ekaŭdis.''
|}
 
Ekzemploj de aliaj aŭtoroj:
 
{| width="90%" align="center"
| [[Yosa Buson]] || ''Printempo foras'' ||[[Kobayashi Issa]]||''Hej, paserido,''||[[Masaoka Shiki]]||''Ĉeval' rigidas''
|-
|traduko el|| ''hezite kaj hezite -'' ||en traduko de||''for, for de tie, venas''||en traduko de||''kun orelpar' streĉita -''
|-
|Hajka antologio|| ''sakuroj floras.'' ||Miyamoto M.||''ĉeval' en vido.''||Miyamoto M.||''pirfloroj fridas.
|}
 
 
{| width="90%" align="center"
| [[Kiraku]]|| ''Flava makulo''||[[Kjorai]]||''Pli kaj pli altas''||[[Kjoroku]]||''Kvieto nuna -''
|-
| en traduko de|| ''en ĵus falinta neĝo''||en traduko de||''la ŝvelo de la lago''||en traduko de||''mumean muskon suĉas''
|-
| K. Kalocsay|| ''ho - la aĉulo!''||Miyamoto M.||''majpluv' ne haltas.''||Miyamoto M.||''abel' aŭtuna.''
|}
 
== Bibliografio ==
 
* ''4 sezonoj'' : hajkoj en 4 lingvoj / div. aŭtoroj. Trad. M. Nezami. Tehrano, 1994 (kvarlingva kolekto: Esperanto, angla, japana, persa)
* Hajkista Klubo, ''Suito '67''. Oosaka, 1967. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Etudo '68''. Oosaka, 1968. (modernaj japanaj hajkoj tradukitaj esperanten de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Kvinteto '69''. Oosaka, 1969. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Kapriĉo '70''. Oosaka, 1970. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Nokturno '71''. Oosaka, 1971. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Sonato '72''. Oosaka, 1972. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Finalo '73''. Oosaka, 1973. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
* Hajkista Klubo, ''Hajka antologio''. Kioto, 1981. (hajkoj el la tuta japana historio de la formo, tradukitaj de la Hajkista Klubo)
* Desanka Maksimović, ''Ozono de Naskiĝloko''. Beogrado, 1991. (Pli ol 860 hajkoj de la serbia hajkistino)
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Japana ĉetio]]
 
== Eksteraj ligoj ==
 
 
* [http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi Hajko en Esperanto] - Ampleksa hajkaro akceptanta ĉies kontribuon
* [http://homepage1.nifty.com/esperlando/ Ludanta Luno]: Hajkaro de Vastalto
* [http://vastalto.com/hajko/Hajko-historio_kaj_arto.html Hajko — historio kaj arto] de HIROTAKA Masaaki
* [http://members.aol.com/lasemanto/Hajkoj.htm Hajkoj kaj la Disvastiĝeto de Esperanto] de Steve Brewer
* [http://www.bierfaristo.com La Zne Hajkoj] de Istvan Bierfaristo
* [http://groups.yahoo.com/group/Japaneskoj/ Japaneskoj] (Dormema dissendolisto por hajkoj kaj aliaj japandevenaj poemoformoj)
<br clear=all>
 
{{LigoElstara|bar}}
 
[[Kategorio:Poezio]]
[[Kategorio:Japanlingva poezio]]
[[Kategorio:Japanlingva literaturo]]
 
[[ar:هايكو]]
[[az:Xokku]]
[[bar:Haiku]]
[[bg:Хайку]]
[[bn:হাইকু]]
[[ca:Haiku]]
[[cs:Haiku]]
[[cu:Хаикоу]]
[[cy:Haiku]]
[[da:Haiku]]
[[de:Haiku]]
[[en:Haiku]]
[[es:Haiku]]
[[et:Haiku]]
[[eu:Haiku]]
[[fa:هایکو]]
[[fi:Haiku]]
[[fr:Haïku]]
[[gan:俳句]]
[[gl:Haiku]]
[[he:האיקו]]
[[hi:हाइकु]]
[[hu:Haiku]]
[[ia:Haiku]]
[[id:Haiku]]
[[io:Haiku]]
[[is:Hæka]]
[[it:Haiku]]
[[ja:俳句]]
[[ka:ჰაიკუ]]
[[ko:하이쿠]]
[[la:Haicu]]
[[lb:Haiku]]
[[li:Haiku (dichvorm)]]
[[lt:Haiku]]
[[lv:Haiku]]
[[mk:Хаику]]
[[ms:Haiku]]
[[nl:Haiku (dichtvorm)]]
[[nn:Haiku]]
[[no:Haiku]]
[[nrm:Haiku]]
[[pl:Haiku]]
[[pms:Haiku]]
[[ps:هايکو]]
[[pt:Haikai]]
[[ro:Haiku]]
[[ru:Хайку]]
[[simple:Haiku]]
[[sk:Haiku]]
[[sl:Haiku]]
[[sq:Haiku]]
[[sv:Haiku]]
[[ta:கைக்கூ]]
[[th:ไฮกุ]]
[[tr:Haiku]]
[[uk:Хайку]]
[[vi:Haiku]]
[[wa:Haycou]]
[[zh:俳句]]
[[zh-classical:俳句]]