Kromatoforo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Kromatofor
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Kromatoforoj''' (aŭ '''pigmentĉeloj''') estas [[pigmento]]-enhavantaj kaj lumoreflektantaj [[ĉelo]]j, kiuj troviĝas en [[amfibio]]j, [[fiŝo]]j, [[reptilio]]j, [[krustaco]]j kaj [[cefalopodo]]j. Tiuj ĉeloj plejparte estas la kaŭzo de la koloro de la okuloj kaj de la haŭto de malvarmsanguloj. Ili formiĝas en la [[neŭra kresto]] dum [[embrio|embria]] kreskado. Plenkreskaj kromatoforoj estas grupataj laŭ siaj koloroj (pli ĝuste laŭ siaj [[kolornuanco]]j) en blanka lumo: flava (ksantoforoj), ruĝa (eritroforoj), iriza (iridoforoj), blanka (leŭkoforoj), bruna/nigra (melanoforoj), kaj blua (cianoforoj). La termino povas ankaŭ referenci al la membrano en iu formo de [[fototrofo|fotosinteza bakterio]].
 
Kelkaj specioj povas rapide ŝanĝi sian koloron per meĥanismoj kiuj movas pigmentojn kaj ŝanĝas la direkton de reflektivaĵoj en kromatoforoj. Tiu procedo, ofte uzata kiel [[kamuflo]], nomiĝas fiziologia koloroŝanĝo. Cefalopodoj kiel la [[polpo]] havas malsimplanmalsimplajn kromatoforajn organojn, kontralatajn de muskoloj. Vertebruloj kiel [[ĥameleono]]j faras simile uzante ĉelan signaladon. Tiuj signaloj povas esti [[hormono]]j aŭ [[neŭrotransmisiilo]]j kaj povas esti kaŭzitaj de ŝanĝiĝoj en humoro, temperaturo, streso, aŭ videblaj ŝanĝiĝoj en la ĉirkaŭamedio.
 
Malkiel malvarmsanguloj, [[mamulo]]j kaj [[birdo]]j havas nur unu tipon de kromatoforeca ĉelo: la bruna/nigra. Tiu tipo de kromatoforo en malvarmsanguloj estas studata de sciencistoj por kompreni homan malsanon kaj kiel ilo en medicina malkovro.