Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 83:
 
 
Pri la [[Nederlando|nederlandaj]] fortikaĵoj sufiĉas nura mencio. Ili ne apartenis, krom kelke da centoj da rezistkapablaj objektoj, al evoluiĝintaj sistemoj. En nazia deĵorkompendio, dediĉita al la nederlandaj fortikaĵoj, katenos atentemon en la unuaj paĝoj rezistkapabla ferbetona gvatfuorto, kamuflita kiel ventmuelilo. Estas interese, ke tiu ĉi percepto validiĝas en kelkaj direktoj ĉe la nederlandaj fortikaĵoj. La nederlandaj fortikaĵoj ne klopodas unuiĝi kiel eble plej multe kun tereno. Krom objektoj kun unu supertera etaĝo ni konas turobjektojn du kaj trietaĝaj, en kiuj kanonoj kaj mitraloj estas lokigitaj unu super la alia, ofte eĉ meze de urbaj stratoj. Sed en tio ĉi estas ankaŭ unusola originaleco de la nederlandaj fortikaĵoj. Ties tro angulhavaj objektoj, ĝenerale sen blendaj kloŝoj kaj kupoloj, nepre ne apartenis al majstraj verkoj de la eŭropa fortikaĵkonstruado antaŭ la [[dua mondmilito]].
 
La nederlanda generalstabo komencis konstruadon de la fortikaĵoj nur en la jaro [[1936]]. La propran limon de Nederlando ŝirmis du zonoj. Posteno en [[Maas]], longa proksimume 150 km, kaj posteno en [[Ijsel]], longa proksimume 100 km. En tiun ĉi zonon apartenis ankaŭ fortikaĵoj de [[kanalo de Juliana]]. La alia zono, posteno en [[Greebe]] kaj [[Raam]], havis diference de la unua pli grandan profundecon. Kvankam tiuj ĉi postenoj estas kunigitaj el multnombraj objektoj (ekz. Raam havis 46 mitralfuortojn, 245 trikrenelajn objektojn, 79 unukrenelajn turojn, 13 fuortojn kun kontraŭtankaj kanonoj de kalibro 50 mm Bofor Hembrok), ĝia reziskapablo ne estis tro granda. Krome parto de malmoderniĝinta armilaro de la nederlandaj daŭraj fortikaĵoj ne havis konvenajn parametrojn. Oni uzis ekz. 80 mm kanonojn modelo 1880 kun pafdistanco nur 3,5 km.
 
Malproksime en la profundeco de la nederlanda teritorio estis dislokigita la tria grupo de fortikaĵoj, ŝirmantaj [[Amsterdamo|Amsterdamon]] kaj ties larĝan ĉirkaŭaĵon en direkto [[NardenoNaarden]] – [[Utrecht]] – [[Dordrecht]] – [[Roterdamo]] kaj marbordo. Tiuj ĉi fortikaĵoj karakterize nomis fuortsistemo Holland, sed kvankam eĉ ĉi tie ekzistis kelke da sektoroj de fuortetoj, konstruitaj en la 30-aj jaroj, plejparte temis sole pri malnovaj, modernigitaj objektoj.
 
== Fortikaĵoj en Pollando ==