Ruĝeckapa ĉetio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Ruĝeckapa ĉetio | dosiero = |dosiero larĝo = 240px | priskribo de dosiero = Ruĝeckapa ĉetio | statuso = LC | regno = Animaloj '...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
La '''Ruĝeckapa ĉetio''' aŭ [[Ruĝeckapa abroskopo]] ('''''Abroscopus albogularis''''') estas specio de [[genro]] de [[birdoj]] enmetitaj foje en la familio de [[Monarkedoj]] foje en tiu de la [[Ĉetiedoj]], kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, el kiuj tiu ĉi estas genro kies specioj havas olivecajn dorsojn kaj vizaĝajn markojn, krom helajn subajn partojn.
 
Tiu ĉi malgranda specio (10 cm longa) havas kiel ĉefa karakteron la '''ruĝeca vizaĝo''', kio nomigas la specion, bordita supre de nigra mallarĝa sed rimarkinda limeto, dum plej supre estas grizecbruna krono, kaj bordita malsupre de [['''hela gorĝareo]]''', de kie devenas la [[latina]] [[scienca nomo]] kie ''albogularis'' signifas “kun blanka gorĝo”; tamen estas vere blankeca nur la mentono kaj la suba limstrio de la vizaĝo dum ĉe la gorĝo estas nigreca vertikala striado. La dorso kaj vosto estas oliveca kiel ĉe aliaj samgenranoj, kun malhelaj bordoj en flugilplumoj kaj vosto. Krom flavecaj brustoflankoj la resto de la subaj partoj estas blankecaj al helgrizaj; ankaŭ la pugo estas flaveca.
 
Ĝi troviĝas el [[Nepalo]] orienten tra nordorienta [[Barato]], [[Butano]] kaj [[Bangladeŝo]], al sudorienta [[Ĉinio]], okcidenta kaj norda [[Birmo]], norda [[Laoso]], nordorienta [[Tajlando]] kaj norda [[Vjetnamio]] kaj [[Tajvano]]. Ties natura [[habitato]] estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj [[arbaro]]j de malaltaj teroj inter 500-2300 m super marnivelo. Ili estas [[loĝantaj birdoj]]. Ili estas tre aktivaj birdoj dum kaptas insektojn inter la [[kanopeo]].