Kladistiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Kladistika
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
En kladogramo ĉiu organismo estas, en la senco de grafea teorio, [[Glosaro_de_grafeteorio#Arboj|“folio”]], kaj ĉiu interna nodo ideale estu dubranĉa, t.e temas pri [[duuma arbo]]. La du taksonojn kiuj eliras el sama nodo oni nomas ''fratoj'' aŭ ''fratgrupoj''. Ĉiu subarbo, ĉu ĝi enhavas nur unu folion aŭ centmilojn da folioj, estas nomata '''klado'''. Natura grupo konsistas el ĉiuj organismoj en unu klado, kiuj do havas unikan komunan praparencon, la eliran nodon de tiu klado, kiu siavice ne havas idojn ekster la grupo. Ĉiun kladon markas aro da karakterizaĵoj, kiuj aperas en ĉiu ĝia membro, sed ne en tiuj aliaj vivaĵoj, el kiuj ĝi disiĝis. La karakterizajn, komundevenajn ecojn oni nomas ''kundevenaĵoj'' (aŭ, per greka derivaĵo, ''sinapomorfioj'') de tiu klado. Ekzemple, kundevenaĵo de ĉiuj insektoj en la ordo [[koleopteroj]] (skaraboj apartenas al tiu ordo) estas la malmolaj antaŭaj flugiloj, t.n. elitroj, kiu servas ne por flugi sed ŝirmi kaj kovri; ĉe filikoj tia eco estas la elspirala disvolviĝo de novaj folioj.
 
 
 
<hr>
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
'''Kladistiko''' aŭ '''Kladiko''' aŭ ''Filogeneta Sistematiko'' estas metodo de [[Evolua Biologio]], fondita de la germana [[zoologiisto]] [[Willi Hennig]] en la [[1950]]-aj jaroj kaj priskribita en lia libro ''Phylogenetic Systematics'' [[1966]].