Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
emblemo de TEJO
→‎Historio: ligilo al IJK 1938
Linio 15:
Jam antaŭ TJO/TEJO ekzistis iniciativoj de internacia Esperanto-organizaĵo por junuloj. En la 1920-aj jaroj ekzistis Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio, ekde 1920 kun la organo ''[[Esperantista Junularo]]'' (ekde 1927: ''Esperanto-Junularo'').
 
TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du [[Nederlando|nederlandaj]] instruistoj, [[Elisabeth van Veenendaal]] kaj ŝia edzo, organizis renkontiĝon en [[1938]] en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la [[IJK 1938|Internacia Junulara Kunveno]]. Dum tiu kunveno, la [[14-a de aŭgusto|14-an de aŭgusto]], la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En [[1939]] okazis [[IJK 1939|dua kunveno]], en la belga urbeto [[Tervuren]] (apud Bruselo). Tiam TJO jam havis pli ol 800 membrojn en 20 landoj.<ref>''Raporto de "Tutmonda Junular-Organizo" de la 18a de Aŭg. 1938a–30a de Junio 1939a,'' en: [http://www.gazetoteko.eu/jv/jv3907.pdf ''La Juna Vivo,'' julio 1939], paĝo 9.</ref>
 
Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la dua mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis [[1945]], kiam oni republikigis ĝian gazeton ''La Juna Vivo'' kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en [[1947]].